PMEG

Rilata kiu

  • Hieraux mi vidis viron, kiu promenis sur la strato. La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto viron. La tuto estas kunigo de la du frazoj: Hieraux mi vidis viron. + La viro promenis sur la strato. La sama viro rolas en ambaux frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la viron. Oni povus anstataux kiu-frazo uzi participan priskribon: Hieraux mi vidis viron promenantan sur la strato.

  • La libroj, kiuj kusxas tie, estas miaj. = La libroj estas miaj. + La libroj kusxas tie. (= La libroj kusxantaj tie estas miaj.) Oni uzas kiuj kun J-finajxo, cxar gxi reprezentas multe-nombran vorton.

  • La domo, kiun vi acxetis, estas malbona. = La domo estas malbona. + Vi acxetis la domon. (= La domo acxetita de vi estas malbona.) Oni uzas kiun kun N-finajxo, cxar gxi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Mi vidis la filmojn, pri kiuj vi tiel multe rakontis. = Mi vidis la filmojn. + Vi rakontis tiel multe pri la filmoj. Oni uzas pri antaux kiuj, cxar gxi rolas kiel pri-komplemento en la subfrazo.

  • La krajono, per kiu li skribas, fakte apartenas al mi. = La krajono fakte apartenas al mi. + Li skribas per la krajono. Kiu havas la rolmontrilon per, cxar gxi rolas kiel ila komplemento en la subfrazo.

  • La urbo, de kiu li venas, estas tre bela. = La urbo estas tre bela. + Li venas de la urbo. Kiu estas de-komplemento.

  • Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, cxe kiu servi estas afero nur honora kaj profita.[FA4.177] = Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi cxe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas cxe-komplemento de servi.

  • Jen venas la verkisto, la librojn de kiu cxiuj legas. = Jen venas verkisto. + Cxiuj legas la librojn de la verkisto. De kiu estas poseda priskribo de la librojn kaj devas stari post la librojn. Cxi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, cxar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni uzu kies anstataux de kiu: Jen venas la verkisto, kies librojn cxiuj legas.

Kiu rilate al alia tabelvorto «

Ofte la priskribata vorto en la cxeffrazo estas tiu aux alia tabelvortoj je U:

  • Ricxa estas tiu, kiu sxuldas al neniu.[PE.2152]

  • La de longe pasintaj tempoj cxiam havas grandan cxarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.[M.147]

  • Mi nun havas tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi![BV.48]

  • Cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu.[Kr2.23]

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon antaux si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

  • Mi vizitos tiujn amikojn, kiujn mi ekkonis dum la pasinta Universala Kongreso. = Mi vizitos tiujn amikojn. + Mi ekkonis tiujn amikojn dum...

  • Sxi kisis tiun manon, kiu ankoraux antaux nelonge kruele batis sxian infanon.[M.198] = Sxi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraux antaux nelonge...

  • Post duonhoro [...] Sxi ankaux malsupreniros per tiu sxtuparo, per kiu nun sxi supreniras.[M.19]

Kiu-frazo povas ankaux priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por mangxo, ekzistas ankaux tiaj, kiuj estas tute superfluaj.[FA3.19] Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankaux tiaj kreskajxoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskajxoj).

Oni povas ankaux uzi rilatan kia por priskribi tia, se temas klare pri eco.

Kiu rilate al persona pronomo «

Rilataj kiu-frazoj malofte priskribas personan pronomon, cxar personaj pronomoj malofte havas rektan priskribon. Tamen iafoje aperas tiaj kiu-frazoj:

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, hodiaux ni pregxas.[OV.589]

Malfacile disigeblaj frazoj «

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la cxeffrazo, cxar la signifo dependas de ambaux frazoj kune:

  • Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo.[FE.19] = Sxi prenis la plej belan argxentan vazon. + La plej bela argxenta vazo estis en la logxejo. La apartaj frazoj ne estas veraj. La kiu-frazo necesas por limigi la signifon de la frazparto la plej belan argxentan vazon.

  • Cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Se oni disigas, la senco perdigxas: Cxiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Cxiu sxin vidis. Ne cxiu tiel pensis, ne cxiu sxin vidis.

Multaj ne metas komojn antaux kaj post kiu-frazoj, kiuj estas necesaj por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas cxiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto estas cxiam tiu aux havas tiu antaux si:

  • Kiun malgxojo ne turmentis, tiu gxojon ne sentas.[PE.1073] = Tiu, kiun malgxojo ne turmentis, ne sentas gxojon.

  • Kiu mem sin lauxdas, tiun neniu aplauxdas.[PE.1041] = Neniu aplauxdas tiun, kiu mem sin lauxdas.

  • Kiu volas perfektigxi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn.[FAnt] = Al tiu, kiu volas perfektigxi en Esperanto, mi rekomendas...

  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.[PE.1791] = Nur tiu, kiu neniam ion faras, ne eraras.

  • La franca lingvo videble estis tiu [scio] el sxiaj scioj, de kiu sxi esperis plej multe.[M.24] Intervenas la priskribo: el sxiaj scioj. Ambaux priskriboj volas stari tuj post tiu. La alternativo estus ...tiu, de kiu sxi esperis plej multe, el sxiaj scioj, sed tio estus malpli klara.

Sola tiu estas tamen foje subkomprenata en cxi tiaj frazoj.

Tiu antaux O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne trovigxas tuj post la priskribata vorto:

  • Tiu bela domo cxe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedauxrinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstatauxe ripeti la koncernan O-vorton post kiu. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la O-vorto:

  • La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis cxe mi antaux nelonge, mortis hieraux. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, cxar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, cxar tiam sonus kvazaux ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturnigxo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu infano, kiun vi vidis cxe mi antaux nelonge, mortis hieraux.

Kiam rilata kiu-frazo trovigxas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la cxeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskaux nur en skriba lingvo, kaj ecx tie nur tre malofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas. = Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la cxeffrazo:

  • Kiu ecx nur gratetos al li la hauxton aux difektos al li ecx unu haron, ties karnon mi dissxiros je pecoj kaj donos gxin kiel mangxon al malsataj vulturoj![Rt.121]

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaux ne diras: *Cxi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Cxi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata kiu-frazo «

Foje unu cxefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton, ekz. kaj aux sed:

  • Hieraux mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaux kiu-frazoj priskribas la vorton viron.

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe sxajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne placxas kaj kiujn mi volonte sxangxus.[OV.48] Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.[FE.32]

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, oni povas meti kunligilon nur antaux la lasta el ili:

  • Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Cxiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu «

Ne forlasu rilatan kiu. En iuj lingvoj tio eblas, sed en Esperanto ne.

Plurakontaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Gxi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aux montras ian karakterizon de gxi. Sed iuj rilataj kiu-frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple dauxrigas la rakontadon. Oni same bone povus uzi apartan cxeffrazon. Plurakonta kiu-frazo cxiam staras en la fino de la cxeffrazo. La cxeffrazo ne povas pludauxri poste:

  • Sxi kun gxentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu levigxis, faris saluton kaj eliris el la cxambro.[M.22] = Sxi kun gxentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) levigxis...

  • La patro sxovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris.[FA4.83] = La patro sxovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per gxi.

  • Venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki.[FE.15] = Venis al sxi malricxa virino. Sxi petis sxin, ke...

  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaux retirigxis.[L2.218] = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaux retirigxis el gxi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni foje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton post la priskribata vorto:

  • Li sxuldas al mi mil euxrojn, kiun sumon li ne repagis malgraux plurfoja rememorigo. = Li sxuldas al mi mil euxrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo farigxus: ...mil euxrojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finajxo). Alia alternativo estas: ...mil euxrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil euxrojn.

  • Mi iris ankaux al Kioto, kiu urbo tre placxis al mi. = Mi iris ankaux al Kioto. Tiu urbo tre placxis al mi. Oni povas ankaux diri: ...al Kioto, kiu tre placxis al mi. Aux: ...al Kioto, urbo, kiu tre placxis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la auxskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

  • Mi tre sxatas Cxadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aux: Mi tre sxatas Cxadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj «

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

  • Li venis. Estis li, kiu venis. La cxeffrazo estis li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

  • Ni mangxas makaroniojn. Estas makaronioj, kiujn ni mangxas. La origina objekto farigxis subjekto en la prezenta cxeffrazo. En la kiu-frazo la makaronioj ankoraux estas objekto (= kiujn).

  • Sxi gxin riparis per glubendo. Estis glubendo, per kiu sxi riparis gxin. La prezentita subjekto rolas kiel per-komplemento en la subfrazo.

Tiajn cxi frazturnojn oni eble ne trouzu. Plej ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Venis li. Makaroniojn ni mangxas. Per glubendo sxi gxin riparis. Legu pli pri vortordo kaj emfazado.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva