PMEG

IGX-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IGX estas cxiam senobjektaj.

Ordinaraj IGX-verboj «

Ordinaraj IGX-verboj montras transiron al nova stato. La radiko(j) antaux IGX montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IGX-verbo estas tiu, kiu eniras en novan staton. Eventuala kauxzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Cxe IGX-verboj kauxzanto ne estas interesa.

Malpurigxi «

La subjekto estas tiu, kiu farigxas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis.[FE.39] Ili malpurigxis per siaj faroj.[Ps.106]

Glaciigxi «

La subjekto estas tio, kio farigxas glacio aux glacia: Farigxis vintro, kaj la akvoj glaciigxis.[FA3.62] Cxi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciigxas en bulojn.[FA1.133]

Edzinigxi «

La subjekto estas tiu, kiu farigxas edzino: Sxi edzinigxis kun sia kuzo.[FE.39] Cxu vi volas edzinigxi kun mi?

Sidigxi «

La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni subkomprenas, ke tiu mem kauxzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IGX-verbo principe nenion diras pri eventuala kauxzanto: Sxi fale sidigxis sur gxi [la sxtuparo].[M.141] Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro![FE.39] Li sidigxis rajde sur la kapro.[FA3.96]

IGX-verboj faritaj el objektaj verboj «

En IGX-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aux sxangxo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se cxeestas statosxangxa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.

La ago de tia cxi IGX-verbo estas ago, kiu sen IGX havas kauxzanton kiel subjekton. Kun IGX la kauxzanto malaperas. Aux ne ekzistas kauxzanto, aux oni ne interesigxas pri eventuala kauxzanto.

Cxe IGX-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Cxe tiaj cxi verboj IGX do servas por renversi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Cxe vera pasivo tamen kauxzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias gxin.

Detruigxi «

La subjekto estas tio, kio farigxas komplete difektita aux malkonstruita. Cxu iu detruis gxin, cxu gxi farigxis tia per si mem, tion la IGX-verbo ne montras: Se mi volus ankoraux esti mem legxdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaux tute detruigxus.[OV.59] Tiu cxi domo detruigxis dum la milito. Cxiuj miaj planoj disfalis kaj detruigxis. La origina verbo detrui signifas "kauxzi kompletan difekton aux malkonstruon": La milito detruis la domojn.

Ruligxi «

La subjekto estas io, kio movigxas turnigxante cxirkaux si mem, aux veturilo, kiu movigxas, cxar gxiaj radoj turnigxas: La vinberoj elpremite ruligxadis sur la teron.[FA4.185] La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruligxis tre rapide.[M.212] La kalesxo ekruligxis for.[BV.28] Ruli signifas "movi ion per turnado de gxi aux gxiaj radoj": Rulu nun al mi grandan sxtonon.[Sm1.14] La vendisto rulis sian cxaron laux la strato.

Trovigxi «

La subjekto estas tio, kio estas en ia loko aux kio simple ekzistas: En la cxambro trovigxis spegulo tiel granda kiel pordo.[FA3.59] Baldaux ili trovigxis sur la strato Freta.[M.105] En cxiu objekto trovigxas difekto.[PE.491] Trovi signifas "ekvidi, renkonti ion, kion oni eble sercxis": Cxu vi jam trovis vian horlogxon? Antauxe oni uzis trovi sin anstataux trovigxi: Super la tero sin trovas aero.[FE.26] Tio estas nun malofta.

Komencigxi «

La subjekto estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste komencigxis denove la abomena milito.[Rt.46] La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaux komencigxas per "L".[FA4.64] Komenci signifas "kauxzi komencon, fari la unuan parton de io": La unuan de Majo ili komencis sian vojagxon.[FA3.127] Sxi komencis paroli.[M.122]

Movigxi «

La subjekto estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pasantoj movigxis sur la trotuaroj.[M.115] La balancilo movigxas.[FA2.59] Movi signifas "kauxzi, ke io ne restu en sia loko": Sxi movadis siajn cxarmajn membrojn.[FA1.137] La maljuna saliko movis siajn brancxojn en la vento.[FA2.21] Oni povas ankaux uzi movi sin, kiam io konscie kauxzas, ke gxi mem sxangxu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. Sed movi sin estas uzata ankaux por nekonscia movigxado: Cxiuj flagoj sin movadis en la aero.[FA1.65] Nuntempe oni uzas tamen pli ofte movigxi en tiaj okazoj.

Dubaj IGX-verboj «

Pri iuj IGX-verboj faritaj el objektaj verboj oni hezitas, kiel uzi ilin.

Sciigxi «

La subjekto estus normale la objekto de scii: La novajxo rapide sciigxis en la tuta urbo. Plej ofte tamen sciigxi estas uzata en la signifo "ekscii" (komparu kun sidigxi = "eksidi"). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto farigxas pri-komplemento: Mi sciigxis pri tio de homoj plej kredindaj.[Rz.6]

En la komenca tempo Zamenhof ecx uzis verbojn kiel sciigxi kun objekto: Tion cxi neniu devas sciigxi![FA1.69] Nuntempe cxiuj IGX-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio cxi neniu devas sciigxi!


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva