IGX = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Komparu kun IG. Tio, kio staras antaux IGX, cxiam montras la rezulton de la transiro. IGX aperas plej ofte kun verba finajxo. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas sxangxata. IGX-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaux pri frazroloj cxe IGX-verboj.
Oni povas fari IGX-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IGX-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:
pala → paligxi = farigxi pala
akra → akrigxi = farigxi akra
longa → longigxi = farigxi longa
pli longa → plilongigxi = farigxi pli longa
Oni povas fari IGX-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IGX-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IGX-verbo el objekta verbo.
IGX-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la koncerna ago. IGX cxe tia verbo estas do preskaux egala al la prefikso EK. Foje tiaj cxi IGX-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aux ke la ago okazas senvole:
sidi → sidigxi = komenci sidi, eksidi
esti → estigxi = komenci esti, ekesti
morti → mortigxi = farigxi morta (senvole)
Oni ankaux povas fari IGX-verbon el objekta verbo. En tia IGX-verbo IGX ne montras transiran signifon. IGX tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por sxangxi la frazrolojn. Se IGX-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo trovigxas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IGX-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:
malfermi → malfermigxi = igxi malfermita, esti malfermata (per si mem)
turni → turnigxi = igxi turnita, esti turnata (per si mem)
vendi → vendigxi = igxi vendita, esti vendata (per si mem)
kolekti → kolektigxi = igxi kolektita, kunigxi, esti kolektata (per si mem)
ruli → ruligxi = movigxi per rulado, esti rulata (per si mem)
detrui = kauxzi, ke io farigxas malkonstruita aux finita → detruigxi = farigxi detruita, esti detruata (per si mem)
IGX-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IGX-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aux ke oni ne interesigxas pri eventuala kauxzanto de la ago:
Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumigxis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aux kauxzanto, sed oni ne mencias sxin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Sxi estas naskita de sagxulino.
Li naskigxis en Januaro. Li farigxis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaux povas aperi en tia cxi frazo.
Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.
Li nomigxas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, cxu homoj uzas la nomon aux ne.
Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun libron.
Tiu libro legigxas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.
En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komencigxi, kaj unu saman por fini kaj finigxi. En Esperanto oni devas distingi:
komenci = kauxzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aux kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:
komencigxi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komencigxi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaux cxiam estas okazajxo:
fini = kauxzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aux kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaux cxiam persono:
finigxi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finigxi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaux cxiam estas okazajxo:
Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni auxdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finigxis. Kiam komencigxos la koncerto? Temas ja pri okazajxoj, kaj okazajxoj normale komencigxas kaj finigxas.
Iafoje tamen okazajxo povas kauxzi, ke alia afero komencigxas aux finigxas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazajxo, sed temas pri la komenco de la objekto, pri la komenco de nova epoko.
Legu ankaux pri komenci, fini, dauxrigi kaj cxesi, kaj pri detrui/detruigxi, ruli/ruligxi, trovi/trovigxi, movi/movigxi.
Oni ankaux povas fari IGX-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IGX-verbo povas signifi, ke la subjekto farigxas gxuste tio, kion la radiko montras, aux ke gxi farigxas simila al la radiko, aux ke okazas al gxi ia ago karakterizata de la radiko:
edzino → edzinigxi = farigxi ies edzino
tago → tagigxi = farigxi tago
pinto → pinta → pintigxi = farigxi pinta, ekhavi (akran) pinton
flamo → flami → flamigxi = komenci flami
Oni ankaux povas fari IGX-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aux mova, IGX signifas "movigxi, iri, translokigxi":
en domo → endomigxi = veni en domon
al bordo → albordigxi = veni al bordo
sen vesto → senvestigxi = farigxi nuda, forpreni sian veston
sen fortoj → senfortigxi = perdi siajn fortojn
en (la) lito → enlitigxi = kusxigxi en (la) lito; el (la) lito → ellitigxi = levigxi el (la) lito
Oni povas ankaux fari IGX-verbon el vorteto aux el afikso:
al → aligxi = aldonigxi, anigxi, anigi sin, anonci sian partoprenon
sen → senigxi = farigxi sena je io, liberigxi de io
kun → kunigxi = farigxi kuna, kolektigxi, amasigxi
AR → arigxi = farigxi aro, kunigxi are
IGX kutime aperas kun verba finajxo, sed povas ankaux havi O-finajxon, A-finajxon aux E-finajxon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigxo = "la ago akrigxi", akrigxa = "rilata al la ago akrigxi, akrigxanta", sidigxo = "la ago sidigxi", sidigxe = "rilate al la ago sidigxi, sidigxante", edzigxo = "la ago edzigxi", edzigxa = "rilata al la ago edzigxi", unuigxo = "la ago unuigxi".
Iafoje IGX-vorto kun O-finajxo ankaux povas montri rezulton de transira ago: Unuigxo Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj cxia homa amasigxo prezentas distrajxon.[M.210] Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj.[Gn.1]