PMEG

Ordo de frazpartoj

La baza ordo de frazpartoj sekvas la cxi-postan ordon, kiu tamen ne validas por KI-vortoj, cxar KI-vorton oni normale cxiam metas unue en la frazo sendepende de gxia frazrolo:

subjektocxefverboobjektoaliaj frazpartoj

  • La knabo — sidas.
    subjekto — cxefverbo
  • Ili — sidas — en la sofo.
    subjekto — cxefverbo — loka komplemento
  • La hundo — cxasas — katon.
    subjekto — cxefverbo — objekto
  • Karlo — mangxas — rizon — per mangxbastonetoj.
    subjekto — cxefverbo — objekto — ila komplemento
  • La virino — estas — arkitekto.
    subjekto — cxefverbo — perverba priskribo de la subjekto
  • La cxielo — farigxis — malhela.
    subjekto — cxefverbo — perverba priskribo de la subjekto
  • Cxiuj — opinias — lin — stranga.
    subjekto — cxefverbo — objekto — perverba priskribo de la objekto

Se oni uzas alian vortordon, oni ne sxangxas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:

  • En la sofo sidas ili. Atentigo, ke gxuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.
  • En la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas gxuste en la sofo, ne aliloke.
  • Cxasas katon la hundo. Atentigo, ke gxuste la hundo, ne iu alia, cxasas katon.
  • Cxasas la hundo katon. Atentigo, ke gxi cxasas katon, ne ekz. rigardas.
  • Katon la hundo cxasas. Atentigo, ke gxi cxasas gxuste katon, ne ekz. raton.
  • Rizon Karlo mangxas per mangxbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo mangxas gxuste rizon.
  • Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke sxi estas gxuste arkitekto.
  • Stranga cxiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin gxuste stranga.

Cxe perverba priskribo oni tamen ne povas cxiam tute libere sxangxi la vortordon, cxar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, cxar ekzistas ankaux aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto farigxis instruisto la ordo estas tre grava, cxar instruisto farigxis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo, la kunteksto tamen forigas la eblojn de miskomprenoj, ecx se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto lernanto farigxas* estas apenaux komprenebla, kaj tial evitenda.

Eblas emfazi kaj nuanci ankaux alimaniere. Ekz. per la vorto ja, kiu aldonas emfazon. Foje oni povas uzi prezentan cxeffrazon plus rilatan subfrazon. Parole oni povas uzi emfazajn akcentojn.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva