IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni povas uzi nur cxe io, kio povas havi sekson, nome homo aux besto. IN ne sxangxas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., cxar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*.
Legu ankaux pri seksa signifo de O-vortoj, kaj pri IN en propraj nomoj.
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neuxtra. La vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:
Cxe neuxtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aux A-vorte.
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstatauxe in-seksan signifon:
Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!), furio, gejsxo, femalo k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.
Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazaux inon:
Apud heroino = "ina heroo", kaj urino = "ina uro", ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj "in" estas sxajnsufikso. Ekzistas ankoraux multaj tiaj vortoj kun sxajna IN-sufikso: kombino, margarino, masxino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis sxajnan IN-sufikson uzante "en" anstataux "in": azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a.
Noto: Apud la Fundamenta plateno[UV], certa metalo, ekzistas dekomence ankaux la formo platino[UL-FK.233] kun la sama signifo. Ambaux estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaux tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aux simile pri tiaj aferoj.
Ekzistas ankaux tre multaj vortoj, kiuj havas "in" kiel sxajnprefikson. La historia signifo de tiaj "in" estas ofte en aux MAL: inauxguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.