AD = "dauxra ago". Tio, kio staras antaux AD, cxiam ricevas agan kaj dauxrecan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo.
Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago dauxras longe aux okazas ofte:
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-formo montras nur (dauxran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finajxon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni dauxran signifon. Se oni uzas ne-verban finajxon, AD estas foje uzata ankaux kiam ne temas pri longa dauxro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo:
Komparu kun klariga AJX kaj klariga EC.
Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (dauxran) signifon. La aga signifo estas gxuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo:
Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se gxi signifas "esti tia"), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras dauxran staton:
Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la dauxran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen dauxra signifo, aux esprimi sin tute alie:
En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri dauxran agon:
Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.[FA1.68] Nun oni skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri dauxreco.
Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.