UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". Komparu kun ING kaj EJ.
UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskajxo" kaj "lando". Tio, kio staras antaux UJ, cxiam montras tion, kio estas (aux okazas) en la afero.
UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aux en kiu oni faras ian agon:
UJ havas tre gxeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekrucxo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservskatolo.
Rimarku, ke tio, kio staras antaux UJ, cxiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaux SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = "skatolo el lado", lignositelo = "sitelo el ligno", noktovazo = "vazo uzata dumnokte por urini", tirkesto = "eltirebla kesto". Sed ladujo devas esti "ujo por lado", kaj lignujo estas nepre "ujo por ligno", dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.
Cxe nomo de frukto, bero aux floro UJ povas montri kreskajxon, normale arbon, arbedon aux arbuston, kiu donas tian frukton, beron aux floron:
Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aux florojn, oni nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.
Cxe nomo de popolano, UJ cxiam signifas "la lando de tiu popolo":
Iafoje oni faras landan aux regionan UJ-vorton el alispeca vorto:
En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaux la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. Plej multaj landoj havas tamen nekunmetitan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.
Kiel ordinara radiko UJ cxiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskajxojn aux landojn: