"Virbesto, viro, masklo". Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. ICX estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed gxi estas nur eksperimente uzata: bovo → *bovicxo* = "virbovo", kato → *katicxo* = "virkato", kuracisto → *kuracisticxo* = "vira kuracisto". ICX parencas al la sufikso CXJ, same kiel IN parencas al la sufikso NJ. Aliaj proponoj estas ekz.: UN, IR, IM, OL, OCX, OC kaj UL. Oni uzu vira aux prefiksecan VIR.
Iuj ekstremistoj volas uzi ICX ankaux cxe viraj radikoj, kies signifon ili do volas sxangxi al sekse neuxtra: patro (neuxtra) → *patricxo* = "patro", knabo (neuxtra) → *knabicxo* = "knabo", viro (neuxtra) → *viricxo* = "viro". Enkonduko de tiel drastaj signifosxangxoj de oftaj kaj firme enradikigxintaj vortoj estus neakceptebla (kaj neefektivigebla) reformo de la lingvo. Por esti konsekvenca oni devus tiam neuxtrigi ankaux inajn radikojn: damo (neuxtra) → *damino*, *damicxo*; nimfo (neuxtra) → *nimfino*, *nimficxo*; putino (neuxtra!) → *putinino*, *putinicxo*. Tiaj sxangxoj estus ecx malpli efektivigeblaj.
Legu ankaux pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.