PMEG

E-finajxo

La vortfara uzo de E-finajxo tre similas al la uzo de A-finajxo. La elekto inter A kaj E cxefe dependas de tio, al kio la A-vorto aux E-vorto gramatike rilatas.

E = "rilate al la afero, tiel kiel la afero" k.s.:

  • tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
  • krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
  • labore = rilate al laboro, per laboro
  • blanke = tiel kiel la koloro blanko

E-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laux la kunteksto:

  • bone mangxi = "mangxi karakterizate de boneco"
  • veturi rapide = "veturi kun alta rapideco"
  • strange granda = "granda en stranga maniero"
  • rugxe farbita = "farbita per rugxo"

E-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

  • regxe konduti = "konduti en maniero karakteriza por regxo"
  • regxe ricxa = "tiel ricxa kiel regxo, ricxa en regxa maniero"
  • logxi urbe = "logxi en urbo"
  • okazi tage = "okazi en tago"

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi "rilate al la koncerna ago, karakterizate de la ago" k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aux INT-participo kun E-finajxo:

  • konduti time = "konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante"
  • zorge esplori = "esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme"
  • morte dangxera = "tiel dangxera ke estas risko de morto"
  • morte malami = "malami gxis la morto"

Aga radiko sed eca signifo «

Cxe iuj E-vortoj, la signifo estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

  • La blanka figuro [...] tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo.[FA3.28] = ...direktinte la rigardon senmove al sudo.

  • Sxi [...] ekkantetis false ian francan kanton.[M.29] = ...kun falsaj tonoj...

  • Mi parolas en gxi [la Franca lingvo] suficxe korekte kaj facile.[M.57] = ...suficxe senerare...

Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finajxo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva