PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Uzo de O-vortaj frazpartoj

O-vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.

O-vortaj frazpartoj kiel subjekto «

  • La bona virino trankviligis sian soifon.[FE.15]
  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.[FE.33]

Legu pli pri subjekto.

O-vortaj frazpartoj kiel objekto «

  • Mi prenis broson kaj purigis la veston.[FE.39]
  • Mi vidas leonon.[FE.7]

Legu pli pri objekto.

O-vortaj frazpartoj kiel alvoko «

  • Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8]
  • Vi parolas sensencaĵon, mia amiko.[FE.35]

Legu pli pri alvoko.

O-vortaj frazpartoj kiel komplemento «

  • Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.[FE.6]
  • Li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26]
  • Mi veturas al Londono.[LR.103]
  • Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.[FE.35]

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj.

O-vortaj frazpartoj kiel priskribo «

  • La dentoj de leono estas akraj.[FE.7]
  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.[FK.254]
  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32]
  • Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.[M.112]
  • Aŭgusto estas mia plej amata filo.[FE.22]

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj. Legu ankaŭ pri perverba priskribo.