Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj, kaj montras tiam, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la finaĵojn N kaj J:
Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.[FE.12] Kiam unu rolas kiel pura nombrovorto, ĝi povas ricevi nek J-finaĵon, nek N-finaĵon.
Li promenas kun tri hundoj.[FE.12]
Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.[FE.12]
Li havas dek unu infanojn.[FE.12]
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.[FE.12]
En iuj specialaj uzoj de unu oni tamen povas aldoni J-finaĵon kaj N-finaĵon post unu.
Oni ne uzu A-finaĵon post la nombrovortoj en ĉi tiaj okazoj, ĉar A-finaĵo post nombra vorteto donas tute alian signifon.
Foje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):
Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn.[Rz.65]
Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?
Nul normale ne aperas kiel rekta nombra priskribo. Anstataŭe oni uzas neniu: Mi havas neniun malamikon. Nur iafoje en eksperimenta lingvouzo oni povas vidi nul, kie normale aperas neniu.
Nombraj vortetoj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas O-vortece. Neniam oni uzas la finaĵojn J aŭ N:
Kvin kaj sep faras dek du.[FE.12]
Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.[FE.12]
Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.[Nm.26]
Divido per nul ne estas permesita.
Tri estas duono de ses.[FE.14]
Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren![FA1.134]
Sep estas sankta nombro.
Kiom vi volas? — Mi volas du mil.
Kiom ili estas? — Ili estas dek du.
Oni ankaŭ povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo. Tio estas malofta, sed povas esti oportuna ekz. kiam oni ial volas meti la nombrovorton for de tio, kion ĝi nombras:
Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses.[Neĥ.7] Pli klara ol: Ĉevalojn ili havis sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses ĉevalojn.
Nombraj vortetoj ankaŭ aperas post O-vorto kiel identiga priskribo. Tiam ili ne montras nombron, sed numeron aŭ simile:
Vidu "Lingvo Internacia" N-ro 2, paĝoj 20-21.[OV.218] = ...numero du, paĝoj dudek ĝis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj priskriboj de la vortoj numero kaj paĝoj.
La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887.[OV.145] = ...la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo de jaro.
Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo.
La respondo troviĝas sur la paĝo mil ducent ok.
Normale oni povus same bone uzi vicordan nombrovorton (kun A-finaĵo): la dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan "nomon". En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. ĉambro cent ne estas nepre la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.