La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan ordon, kiu tamen ne validas por KI-vortoj, ĉar KI-vorton oni normale ĉiam metas unue en la frazo sendepende de ĝia frazrolo:
subjekto — ĉefverbo — objekto — aliaj frazpartoj
Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:
Ĉe perverba priskribo oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la vortordon, ĉar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava, ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo, la kunteksto tamen forigas la eblojn de miskomprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto lernanto fariĝas* estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.
Eblas emfazi kaj nuanci ankaŭ alimaniere. Ekz. per la vorto ja, kiu aldonas emfazon. Foje oni povas uzi prezentan ĉeffrazon plus rilatan subfrazon. Parole oni povas uzi emfazajn akcentojn.