Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finaĵoj, sed la signifoj ne estas samaj:
La ordinara O-finaĵo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finaĵon J.
La ordinara finaĵo U estas verba finaĵo por la vola modo, dum la tabela U-parto montras individuojn — komplete malsamaj aferoj.
La ordinara finaĵo A estas ĝenerala priskriba finaĵo. Ĝi ofte montras ecojn kaj kvalitojn, sed ĝi ankaŭ povas montri apartenon, rilaton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.
La ordinara finaĵo E povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankoraŭ aliajn signifojn. La tabela E-parto montras ĉiam nur lokon.
Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antaŭpartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, ĉar la signifoj konfuziĝus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili ŝajnas kunmetitaj.
Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton aŭ la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniaĵo, nenieco, neniigi, neniiĝi kaj tiaĵo. Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-danĝeraj.