PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo    

Ŝanĝoj kaj novaĵoj en PMEG 12

PMEG 12.1 «

En PMEG 12.1 (de la 4a de Julio 2003) okazis aro da korektoj, ŝanĝoj kaj plibonigoj pro alvenintaj komentoj de legantoj. Mi volas danki precipe al HOSOMI Kazuyuki. Interalie mi reverkis la klarigojn pri Pasivigeblaj frazoj.

PMEG 12.01 «

En PMEG 12.01 (de la 27a de Februaro 2003) estis faritaj nur kelkaj malgrandaj korektoj de detalaj fuŝetoj en versio 12.0, ekz. en la fonetikaj indikoj per IFA en la klarigoj pri elparolo.

PMEG 12 «

Versio 12.0 de PMEG estas plene tralaborita kaj versio kun multaj ŝanĝoj, korektoj, reverkoj, aldonoj kaj ankaŭ forigoj. La ŝanĝoj estas pli grandaj ol iam antaŭe dum la publika ekzisto de PMEG, kiu ekzistas en la TTT de 1995. Jen listo de kelkaj el la atentindaj ŝanĝoj:

  • Mi prilaboris kaj poluris la tutan sistemon de hiperligaj referencoj ene de PMEG. Multaj hiperligoj estas nun pli precizaj.

  • Mi plibonigis la ĉiupaĝajn menuajn hiperligojn al la Enhavo kaj al la Detala enhavo, tiel ke oni alvenas al tiu preciza enhavtabela loko, kiu respondas al la paĝo, de kiu oni venas.

  • Mi aldonis kape de plej multaj paĝoj novan menuon, kiu montras klare, kie en la strukturo de PMEG la aktuala paĝo sin trovas, kaj kiu ebligas facile iri supren al ĉiu ajn nivelo de la paĝohierarkio.

  • Mi aldonis post ĉiu subtitolo de ĉiu paĝo specialan legosignan hiperligon, kun la signo "«", kiu ebligas akiri precizan adreson al ĝuste tiu loko en la paĝo (por fari legosignon, por publikigi adreson, k.s.). Kiam oni legas la paĝon kun aktiva stilfolio, tiu "«" povas aperi en la dekstra marĝeno de la paĝo. Ĉu tio efektive okazas, iom dependas de la TTT-legilo uzata.

  • Mi kompletigis la sistemon de hiperligoj nomataj "Antaŭa" kaj "Sekva" (per kiuj eblas iri al tiuj paĝoj, kiuj logike antaŭas aŭ sekvas la aktualan paĝon), tiel ke nun eblas per tiuj du hiperligoj foliumi tra la tuta PMEG, de la enira ĉefpaĝo ĝis la lasta paĝo de la indekso. Notindas, ke en pluraj TTT-legiloj (sed ne ĉiuj) eblas aktivigi tiujn hiperligojn per specialaj klavopremoj, ekz. Alt-A kaj Alt-S (en iuj legiloj oni devas uzi alian specialklavon ol Alt). Ankaŭ aliaj hiperligiloj en tiu sama menuo estas simile aktivigeblaj per specialaj klavopremoj: Alt-E por la Enhavo, Alt-D por la Detala enhavo, Alt-I por la Indekso, Alt-M por la Menuo kaj Alt-R por la Serĉilo.

  • Mi aldonis serĉilon, per kiu oni povas serĉi aperojn de vortoj en PMEG. La serĉilo ekzistas nur en la Reta PMEG, ne en la elŝutebla PMEG. La serĉilo ne estas plene testita, kaj eventuale iuj aferoj ne jam bone funkcias.

  • Mi forigis la sekcion "Landoj de la mondo". Anstataŭe oni povas legi la ne-PMEG-an paĝaron Landoj kaj lingvoj de la mondo (en kiu ankaŭ okazis gravaj ŝanĝoj).

  • Mi ĝisdatigis plurajn referencojn laŭ la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (= NPIV). Temas precipe pri la listo de novaj vortoj en PMEG.

  • Mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston.

  • Mi ĝisdatigis ĉiujn citaĵojn el la Lingvaj Respondoj de Zamenhof laŭ ties 6a eldono (anstataŭ la 2a eldono).

  • Mi ekuzis iom pli vastan repertuaron de specialaj signoj, ekz. "→" (anstataŭ la sago-surogato "->") kaj "≈" (anstataŭ la surogato "~=", "proksimume egala al"). Tio povas eventuale signifi, ke iuj legantoj ne povos legi tiujn signojn ĝuste. Plendu al mi.

  • Mi iom reverkis la sekcion "Perverba priskribo de objekto", nome ties subsekcion pri E-vorto, korektante unu Zamenhofan ekzemplon el la Lingvaj Respondoj (kaj aldonante du aliajn).

  • Mi aldonis la teknikajn prefiksojn KIBI, MEBI, GIBI, TEBI, PEBI kaj EKSBI.

  • Mi prilaboris la sekcion pri elparolo, kaj aldonis fonetikajn simbolojn laŭ IFA.

  • Mi elsarkis multajn el la Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Mi referencas anstataŭe al NPIV.

  • Mi iom poluris la tekston pri Grekaj liternomoj, kaj tiam ŝanĝis "roo" al "roto" (konforme al la Komputada Leksikono).

  • Mi donis novan apartan aspekton al listoj de ekzemploj, tiel ke eblas pli facile tuj vidi la diferencon inter klarigaj tekstoj kaj listoj de ekzemploj.

  • Mi aldonis plurloke novajn ekzemplojn.

  • Mi reverkis multajn klarigojn, ie kaj tie forigante superfluajn deflankiĝojn.

Pro la multeco de la ŝanĝoj verŝajne aperis ankaŭ iom da eraroj kaj nekonsekvencaĵoj. Mi petas ĉion tian raporti al mi.