Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankaŭ neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novaĵoj, kiujn oni nepre evitu.
Ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.
Oni proponis kaj ankaŭ iomete ekuzis sepen kaj sis° anstataŭ la nombraj vortetoj sep kaj ses.
Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj strikte evitendaj.
Por distingi unu specialan signifon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Ĝi apenaŭ estas uzata.
Anstataŭ la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel troviĝas kaŝe en la vorteto almenaŭ, sed *men* ne enuziĝis. Ankaŭ aperis diversaj proponoj por anstataŭi malplej, kiuj ĉiuj same malsukcesis. Oni restu ĉe la klaraj malpli kaj malplej.
El la rolvorteto malgraŭ oni plurfoje proponis krei la vorteton *graŭ*° = "mal-malgraŭ" (kvazaŭ malgraŭ havus la prefikson MAL). *Graŭ*° povus signifi ekz. "dank' al", sed ĝi ne estas praktike uzata.
Anstataŭ supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili apenaŭ iam uziĝis, sed *sor* trovis uzon kiel ordinara radiko: sori = "suprenflugi".
Anstataŭ la esprimo kaj/aŭ estas proponita la vorteto *kaŭ*°. Ĝi ne fariĝis ĝenerale uzata.
La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.
Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaŭ industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuziĝas. Ne gravas kiel ajn bonaj la novaj vortetoj estas teorie.
Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene Esperantigitaj, kaj citaĵoj estas principe neoficialaj O-vortecaj vortetoj, ĉar ili povas roli O-vortece sen O-finaĵo.
Por unuj fremdaj literoj oni ĉiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.
La Grekaj literoj nomiĝas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taŭ, upsilon°, fi, ĥi, psi, omega (ankaŭ aliaj variantoj ekzistas). Ankaŭ eblas ilin plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, taŭo°, upsilono°, fio°, ĥio°, psio°, omego.
La Hebreaj literoj nomiĝas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, ĥet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, sameĥ°, ain°, pe°, cadi°, kof°, reŝ°, ŝin°, tav°.
Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.
Tiel nomataj solfeĝaj tononomoj estas senfinaĵaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto ĉefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. La solfeĝaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataŭ B (kaj B anstataŭ B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankaŭ specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As°, Ais°, Bes°, Bis°, Ces°, Cis°, Des°, Dis°, Es°, Eis°, Fes°, Fis°, Ges°, Gis°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be, B di k.t.p.