AD = "daŭra ago". Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo.
Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago daŭras longe aŭ okazas ofte:
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-formo montras nur (daŭran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finaĵon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni daŭran signifon. Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas foje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo:
Komparu kun klariga AĴ kaj klariga EC.
Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon. La aga signifo estas ĝuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo:
Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas "esti tia"), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras daŭran staton:
Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute alie:
En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri daŭran agon:
Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.[FA1.68] Nun oni skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri daŭreco.
Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.