PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

AĴ = "(konkreta) afero". Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

  • bela belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo
  • utila utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila
  • dolĉa dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)
  • nuda nudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)
  • nova novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj «

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

  • fari faraĵo = io farita
  • desegni desegnaĵo = desegnita bildo
  • draŝi draŝaĵo = draŝita greno
  • segi segaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado
  • aparteni apartenaĵo = io, kio apartenas al iu
  • bruli brulaĵo = io, kio brulas
  • kreski kreskaĵo = io, kio kreskas, planto
  • kovri kovraĵo = io, per kio oni kovras
  • amuzi amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
  • fini finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton
  • akiri akiraĵo = io akirita
  • havi havaĵo = io havata
  • trinki trinkaĵo = io, kion oni trinkas
  • fandi fandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas foje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

Klariga AĴ «

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo, tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)
  • skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko skribaĵo = io skribita

Alispecaj elementoj «

Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ:

  • ligno lignaĵo = io farita el ligno
  • tolo tolaĵo = io farita el tolo
  • infano infanaĵo = infaneca afero
  • araneo araneaĵo = reto de araneo
  • azeno azenaĵo = azeneca (= stulta) afero
  • pako pakaĵo = tuto de diversaj pakoj (= pakitaj objektoj), kiujn oni kunportas en vojaĝo (foje oni misuzas pakaĵo anstataŭ paketo: poŝta paketo, manĝaĵpaketo, cigaredpaketo k.s. — pakaĵo prefere havu nur sian tradician vojaĝan signifon — por pakaĵo ekzistas ankaŭ la superflua alternativo bagaĝo)
  • vesto vestaĵo = peco de plurpeca vesto (vesto estas la tuto de tio, kion oni portas kovre sur la korpo, dum vestaĵo estas unuopa peco de tuta vesto — vesto povas ankaŭ esti uzata kiel mallongigo de vestaĵo, sed vestaĵo ne povas havi la signifon de vesto)
  • ĉirkaŭ ĉirkaŭaĵo = spaco, regiono, ĉirkaŭ io
  • sub subaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono
  • post postaĵo = pugo, sidvangoj
  • mi miaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi
  • sen senco sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco
  • granda animo grandanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Manĝaĵoj «

Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ, montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio:

  • porko porkaĵo = manĝaĵo el porko
  • kokido kokidaĵo = manĝaĵo el kokido
  • ovo ovaĵo = manĝaĵo el ovo
  • sukero sukeraĵo = frandaĵo el sukero
  • glacio glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla:

  • pato pataĵo = manĝaĵo preparita en pato
  • baki bakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado
  • bruna brunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero

Ordinara radiko «

  • aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)
  • aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto