IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:
IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, kiu fiŝas (= fiŝkaptas), pri fiŝbredisto, kiu bredas fiŝojn, kaj pri fiŝvendisto, kiu vendas fiŝojn. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio normale estas superflua.
Esperantisto tradicie kaj kutime estas ĉiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed foje oni renkontas la ideon, ke Esperantisto devus signifi nur "aktiva ano de la Esperantomovado" aŭ simile. IST tamen nur montras, ke la persono ofte okupiĝas pri la afero. Ne devas esti profesieca aŭ simila okupiĝo. Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras Anglisto por "parolanto de la Angla", sed Anglalingvano. (Anglisto estas "specialisto pri la Angla").
Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:
Ankaŭ ekzistas tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per "ist" aŭ "ism", kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turisto — turismo, faŝisto — faŝismo, ekzistencialisto — ekzistencialismo, rojalisto — rojalismo, nihilisto — nihilismo, feministo — feminismo. Ili ne devenas de *turo*, *faŝo*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. (tiuj vortoj eĉ ne ekzistas). En tiaj vortoj "ist" kaj "ism" estas ekssufiksoj. Foje oni provas elserĉi signifon por la ŝajna radiko de tiaj ĉi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Iafoje tio povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte oni nur kreas superfluan duoblaĵon de jam ekzistanta vorto, aŭ vorton praktike neuzeblan. Normale estas plej saĝe lasi tiajn ŝajnkunmetaĵojn en paco.
Ofte IST signifas "subtenanto de la responda ismo". Tiam IST = ISM-AN:
Rimarku, ke IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.
AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe. Oni kutimas uzi tiun, kiu kreas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristano kaj Kristanismo. Krististo kaj Kristismo neniam aperas. Ili estus same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budhisto kaj Budhismo, kie la prefero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni tamen uzas ankaŭ Budhano, same logikan (sed pri Budhanismo oni ne parolas). Anstataŭ Esperantisto oni same logike povus diri Esperantano. Sed en la praktiko nur Esperantisto estas uzata. (Laŭ NPIV la vorto Esperantano signifas "aprobanto de Esperanto".)
IST ankaŭ estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva afero: krozi → krozisto = "milita krozoŝipo". Sed pro la konfuzorisko tiaj vortoj estas praktike apenaŭ uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia maniero.
Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.
Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: