UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". Komparu kun ING kaj EJ.
UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando". Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en la afero.
UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:
UJ havas tre ĝeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservskatolo.
Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = "skatolo el lado", lignositelo = "sitelo el ligno", noktovazo = "vazo uzata dumnokte por urini", tirkesto = "eltirebla kesto". Sed ladujo devas esti "ujo por lado", kaj lignujo estas nepre "ujo por ligno", dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.
Ĉe nomo de frukto, bero aŭ floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon, arbedon aŭ arbuston, kiu donas tian frukton, beron aŭ floron:
Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aŭ florojn, oni nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.
Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas "la lando de tiu popolo":
Iafoje oni faras landan aŭ regionan UJ-vorton el alispeca vorto:
En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. Plej multaj landoj havas tamen nekunmetitan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.
Kiel ordinara radiko UJ ĉiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskaĵojn aŭ landojn: