PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ENZ°

"Substanco, kiu servas por ago". Eksperimente uzata, precipe en kemio, anstataŭ IL, kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi solvenzo = "solvantaĵo", stabiligi stabiligenzo = "stabiliga substanco", dolĉigi dolĉigenzo = "dolĉigaĵo". En faka lingvaĵo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT)AĴ, aŭ diversajn kunmetojn kaj plurvortaĵojn.