PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ESK

Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo "simila": groteska, fluoreski, lumineski.

Vera sufikso «

"Simila sed ne vera, maniera, stila". Foje uzata anstataŭ EC: Japana Japaneska = "simila al Japana stilo, ŝajne Japana", vira vireska = "virosimila", blua blueska = "blueta, dube blua, blusimila". ESK estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni ankaŭ povas uzi kunmetojn kun ŜAJN aŭ SIMIL: ŝajnblua, Japansimila k.s.