"Besta subfamilio". Uzata en zoologio post la "tipa" membro de la subfamilio: lutro → lutrenoj = "la subfamilio de lutrosimilaj bestoj", mustelo → mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN respondas al la Latina sufikso "inae". Komparu kun AC, AL, E, ED kaj OID.