Wikipedia



Wikipedia

Vikipedio (originale Wikipedia [ŭikiPI:dia]) estas plurlingva libera interreta enciklopedio, kiun volontuloj verkas kunlabore – ĉiu homo kun aliro al la interreto povas redakti la enhavon de ĉiu artikolo. Vikipedio en Esperanto, ĝia esperantlingva versio, estas la 27-a plej granda versio de la Vikipedio. Fine de junio 2012 ĝi enhavis jam pli ol 166.000 artikolojn. Laŭ iuj indikoj ĝi estas la plej populara esperantlingva retejo. Tio estas bona maniero por montri, ke Esperanto vivas kaj utilas!

La esperantlingva Vikipedio normale troviĝas en la interreto ĉe la adreso eo.wikipedia.org.

Sur ĉi tiu DVD, estas la eksterreta versio, kiu do funkcias eĉ sen retkonekto. Ĝi estas aranĝita speciale por la DVD Esperanto Elektronike kaj baziĝas sur la libera programo Okawix (disponebla laŭ la permesilo GPL 2.0). Tiu ĉi surdiska versio spegulas la staton de la 24-a de novembro 2010 kaj enhavas 137.472 artikolojn. Por nur legi la Vikipedion en Esperanto eksterrete, bonvolu elekti la taŭgan legilon laŭ via operaciumo:

Microsoft Windows

Tiun ĉi version de la programo ne necesas instali, ĝi kapablas funkcii rekte sur la disko. Malfermu la dosierujon DVD:\okawix\windows\ (kie "DVD:" estu la litero indikanta vian DVD diskon) kaj klaku la dosieron okawix.exe.

Por plirapidigi kaj plifaciligi la uzon vi povas kopii la tutan dosierujon DVD:\okawix\windows\ el la DVD sur la durdiskon de via komputilo kaj ruli la programon de tie.

GNU/Linux

Elpaku la ZIP-dosieron linux.tgz (per tar -pzxvf) sur la durdiskon kaj rulu la elpakitan dosieron okawix (aŭ okawix.sh).

Pro manko de spaco sur la DVD en ZIP-dosiero mankas la bildoj, sed vi povas kopii la dosieron eo.wikipedia/eo.wikipedia.img.zeno de la vindoza versio.

Se ĉiuj ĉi tiuj konsiloj ne funkcias, aŭ se vi volas uzi la Vikipedion eksterrete ankaŭ en aliaj lingvoj aŭ en la operaciumoj Mac OSAndroid, vi povas elŝuti la kutiman version de Okawix el la retpaĝaro, instali ĝin en via komputilo kaj poste pere de ĝi elŝuti kaj konsulti ĉiujn vikipediajn datumojn kiujn vi volas.

La programo Okawix havas facile kompreneblan grafikan interfacon. Ĝia plej grava elemento estas la teksta kampo por serĉi en la artikoloj. Maldekstre situas listo de trovitaj artikoloj. Post klako sur artikolon, ĝia teksto aperas en la plej granda, dekstra parto de la fenestro. Per la dua butono dekstre de la serĉokampo eblas serĉi ankaŭ rekte en la teksto de la aktuala artikolo. En la supra panelo en la programa fenestro troviĝas butonoj por moviĝi en la historio de vizititaj artikoloj, butono por reveni al la ĉefpaĝo, butono por printi la aktualan artikolon ktp.

Se vi serĉas la eblon redakti artikolojn aŭ vidi la aktualan version de la Vikipedio, por tio necesas ke vi konektiĝu al la interreto kaj vizitu la vivan originalon de la Vikipedio ĉe http://eo.wikipedia.org/