Pri la DVD



1. Enkonduko

Tiu ĉi DVD estis kreita por:
a) informi pri Esperanto – tiujn, kiuj ne konas ĝin,
b) instrui Esperanton - al tiuj, kiuj interesiĝas,
c) utiligi Esperanton – por ĉiuj, kiuj volas ĝui la Esperantan kulturon

La enhavon de la DVD kunmetis E@I – internacia junulara organizaĵo (okupiĝanta pri plej diversaj projektoj, rilataj al Edukado@Interreto), kies ĉefaj celoj estas instigi interkulturan lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de interreto kaj lingvoj.

2. Enhavo

En tiu ĉi DVD troveblas bunta materialo, kiu celas helpi al vi "malkovri" Esperanton (se vi ne jam faris tiel) aŭ esti fonto de utilaj materialoj (se vi jam parolas la lingvon).

Per tiu ĉi DVD vi povas sperti Esperanton kiel funkciantan, vivantan kaj kulturan internacian lingvon, kiu certe meritas atenton kaj pli vastan disfamigon.

La enhavo estas dividita laŭ la 3-punkta agadplano de Universala Esperanto-Asocio: Informado, Instruado, Utiligado. En ĉiu ĉapitro troveblas kelkaj partoj; iuj el ili estas dividitaj per submenuoj.

Kiel utiligeblas jena DVD? Eblas per ĝi:
ekscii pri Esperanto (parto Informado), pri ĝia historio, iniciatinto, ekesto, evoluo...
lerni Esperanton (parto Instruado) – ekde tute elementa ĝis profesora nivelo – ĉiu povas trovi por si aferojn laŭ sia prefero/eblo...
utiligi Esperanton (parto Utiligado) – diversaj eblecoj kiel uzi la lingvon: spekti filmojn, aŭskulti muzikon, legi librojn, revuojn, ludi...

Pli pri la DVD-projekto vi povas ekscii ĉe: dvd.ikso.net .

La DVDn preparis jena teamo:

  • Floréal Martorell
  • Hokan Lundberg
  • Jevgenij Gaus
  • lernu!-teamo
  • Ľubomír Krošlák
  • Marek Blahuš
  • Marteno Miniĥ
  • Michal Lauko
  • Milan Záborský
  • Peter Baláž
  • Roĝener Pavinski
  • Viliam Búr

Ni volas danki al jenaj personoj kaj organizoj, kiuj helpis ĉe la elkreo de la DVD:

  • Centra Oficejo de UEA
  • Universala Esperanto Asocio (UEA)
  • Vinilkosmo
  • Chuck Smith
  • Jörg Hinrichs
  • Ksenia
  • Ľubomír Fajth
  • Martin Minich
  • Matthieu Desplantes
  • Osmo Buller
  • Rastislav Šarišský
  • Roy McCoy

La eldonon de la DVD pliriĉigis per permeso publikigi siajn verkojn/materialojn jenaj:

  • BEMI
  • CED
  • E@I
  • e-Librejo (Janko Luin)
  • ELNA
  • ILEI
  • KAVA-PECH (Petr Chrdle)
  • La Ondo de Esperanto (Sezonoj)
  • Monato (FEL)
  • STEB - Lászlo Szilvási
  • TEJO
  • UEA
  • Vinilkosmo (Floréal Martorell)
  • Amri Wandel
  • Aleksander Korĵenkov
  • Bertilo Wennergren
  • Claude Piron
  • Detlev Blanke
  • Duncan Charters
  • François Lo Jacomo
  • Frank Stocker
  • István Ertl
  • Jan Werner
  • Jean Codjo
  • Jimes Vasco Milanez
  • Katalin Kovats
  • Marjourie Boulton
  • Mark Fettes
  • Petr Tomašovský
  • Renato Corsetti
  • Robert Phillipson
  • Spomenka Štimec
  • Ulrich Lins
  • Uwe Joachim Moritz
  • Věra Barandovská-Frank
  • Viktor Galeski
  • Zlatko Tišljar
  • Afrika Espero
  • Allejandro Cossavella
  • Amindaj
  • Bruemaj najbaroj
  • Carina
  • Diablo
  • DĴ Kunar
  • DĴ Roĝer
  • Dolchamar
  • Dolĉamar
  • Emily Barlaston
  • Eterne Rima
  • Esperanto Desperado
  • Flavio Fonseca
  • Georgo Hanzdlik
  • Inicialoj DC
  • Jacques Yvart
  • JoMo
  • Julián Hernández Angulo
  • Ĵak Le Puil
  • Ĵomart kaj Nataŝa
  • Kaj Tiel Plu
  • Kajto
  • Kapriol' !
  • Konga Espero
  • Kore
  • La Kompanoj
  • La Mevo
  • La Mondanoj
  • La Pafklik
  • La Perdita Generacio
  • La Porkoj
  • Magnus
  • Manŭel
  • Martin & la talpoj
  • Mayoma
  • Morice Benin
  • Nanne Kalma
  • Natalja Striĵnjova
  • Paŭlo Moĵajev
  • Persone
  • Piechjo
  • Platano
  • Ręverie
  • Solotronik
  • Strika Tango
  • Tone
  • Zhou Mack Mafuila
  • Aleks Kadar
  • Andrzej Sochacki
  • Carsten Mischke
  • Ivo Miesen
  • Karol Rydlo
  • Marek Blahuš
  • Peter Baláž
  • Peter Hauser
  • Peter Novotníček
  • Stano Marček
  • Andrej Grigorjevskij
  • Bernard Vivier
  • Derk Ederveen
  • Katalin Kovats
  • Kurso de Esperanto - teamo
  • lernu! - teamo
  • Peter Baláž
  • Stano Marček
  • Ziko M. Sikosek

Krom menciitaj ni dankas al ĉiuj, kiuj alimaniere helpis ĉe la realigado de la DVD (tradukistoj, konsilantoj...).

Kopirajto

La enhavon de la DVD oni rajtas kopii, disdoni kaj uzi por nekomercaj celoj kondiĉe, ke ĝi estos kopiata senŝanĝe kaj inkluzive de tiu ĉi kopirajto-teksto. Alia uzo de la enhavo, krom se indikite alie, eblas nur kun konsento de E@I kaj tiu de la posedantoj de kopirajtoj de la unuopaj eroj; pri tio kontaktu nin ĉe la adreso dvd@ikso.net