En mondo ĉiam pli ligita elektronike, la internacia lingvo Esperanto spertas grandan kreskon de interesiĝo, precipe inter gejunuloj, kiuj serĉas alternativajn vojojn al internacia komunikado... Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, naskiĝis en 1859; tiun 150-an datrevenon oni festas tra la mondo, interalie per Universala Kongreso de Esperanto en lia naskiĝurbo Bjalistoko... Dum tiu kongreso formale akceptiĝis nova landa Esperanto-asocio en Mongolio, kie okazos la venonta Azia Esperanto-Kongreso... Kreskas interesiĝo pri Esperanto en Afriko: fondiĝis aŭ refortiĝis naciaj Esperanto-asocioj en Angolo, Benino, Burundo, Ĉado, Ebur-Bordo, Ganao, Kameruno, Demokrata Kongolando, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Togolando kaj Zimbabvo... Urbo Herzberg, en Germanio, nun oficiale nomiĝas "Esperanto-urbo": koncentriĝas tie aro da Esperanto-aktivecoj sub egido de la urbaj aŭtoritatoj... Aktualaj atingoj de la Esperanto-kulturo estas i.a. lanĉo de literatura revuo Beletra Almanako kaj granda anglalingva enciklopedio pri originala literaturo en Esperanto ()... Jen kelkaj aldonaj faktoj pri la nuna stato de Esperanto.
Celoj kaj originoj. La bazo de tio, kio fariĝis la internacia lingvo Esperanto, estis eldonita en Varsovio en 1887 de d-ro L. L. Zamenhof. La ideo pri internacia planlingvo, celata ne por anstataŭi etnajn lingvojn sed por servi kiel aldona, dua lingvo por ĉiuj, ne estis nova, sed Zamenhof konstatis, ke tia lingvo devas disvolviĝi per kolektiva uzado. Li do limigis sian komencan proponon al minimumisma gramatiko kaj konciza vortostoko. Esperanto estas nun plene disvolviĝinta, kun tutmonda parolkomunumo kaj kompleta esprimilaro. Multaj ideoj de Zamenhof anticipis tiujn de la fondinto de la moderna lingvistiko, Ferdinand de Saussure (kies frato René parolis Esperanton).
Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. Ĝia leksikono venas precipe el okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskaŭ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankaŭ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la ĉina, dum ĝia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana.
Disvolviĝo. Komence la lingvo konsistis el ĉirkaŭ 1000 radikoj, el kiuj oni povas formi 10.000 aŭ 12.000 vortojn. Hodiaŭ, Esperantaj vortaroj ofte enhavas 15.000 aŭ 20.000 radikojn, el kiuj eblas formi centojn da miloj da vortoj, kaj la lingvo daŭre evoluas: Akademio de Esperanto kontrolas aktualajn tendencojn. Tra la jaroj, la lingvo estis uzata por preskaŭ ĉiuj imageblaj celoj, iuj el ili polemikigaj aŭ problemecaj. La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj, kaj de Stalin, kiu konsideris ĝin lingvo de "kosmopolitoj", kaj de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj (Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo).
Uzantoj. La kvanto de homoj, kiuj kapablas paroli Esperanton, jam delonge kreskis ĝis la nivelo, kiam jam ne plu eblas kalkuli ilin ĉiujn, same kiel ne eblas kalkuli homojn, kiuj parolas, ekzemple, la anglan aŭ la ĉinan en la tuta mondo. Simpla serĉo pri Esperanto ĉe Google produktas 56 milionojn da trafoj. Nombroj de venditaj libroj, kvanto de aktivaj uzantoj ĉe diversaj Esperanto-retpaĝaroj kaj membrostatistikoj de Esperanto-organizoj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aŭ eĉ milionoj. Tio estas granda kaj vere internacia komunumo: ekzemple, Universala Esperanto-Asocio havas landajn asociojn en pli ol 70 landoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duoble tiom. Ekzistas jam ankaŭ multaj homoj, kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj, ĉar ekzemple ofte okazas, ke la gepatroj venas de malsamaj landoj, pro tio Esperanton ili uzas kiel hejm-lingvon. Per tia uzado de la lingvo en la hejmo, ekzistas nun eble milo da denaskaj parolantoj de Esperanto.
Instruado de Esperanto. Oni povas rapide ekkomuniki per Esperanto, kaj ĝi do liveras idealan enkondukon al la studado de fremdaj lingvoj. Ene de semajnoj studantoj povas uzi Esperanton por korespondado, kaj ene de monatoj por lernejaj vojaĝoj eksterlande. Eksperimentaj kaj neformalaj observoj atestas, ke antaŭa lernado de Esperanto havas pozitivajn efikojn sur studadon de kaj unua kaj dua lingvoj. Kvankam ĝi estas instruata en iuj lernejoj kaj ankaŭ en kursoj por plenaĝuloj, oni plej kutime lernas ĝin aŭtodidakte, koresponde aŭ rete, ekzemple per la reta kursejo lernu!, kiu proponas Esperanto-kursojn en pli ol 30 lingvoj. Ekzistas lernolibroj kaj aŭtodidaktaj materialoj en pli ol 100 lingvoj; la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj ekzistas en Esperanto-traduko, kaj la usona lingvoinstruista organizaĵo ACTFL evoluigis oficialajn normojn por instruado de Esperanto. Esperanto estas unu el la rekonataj lingvoj de la ŝtata ekzamena sistemo en Hungario. En la retejo www.edukado.net, troviĝas informoj pri la aktuala eduk-agado.
Oficiala rekono. En 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko, kaj oficialaj rilatoj estis starigitaj inter Unesko kaj UEA. Kunlaboro inter la du organizaĵoj daŭras. En 1977 la tiama Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ro Amadou-Mahtar M'Bow, alparolis la 82-an Universalan Kongreson de Esperanto. En 1985 la Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al membroj-ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. UEA ankaŭ havas aktivajn formalajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
Kunvenoj kaj renkontiĝoj. Pli ol cent internaciaj aranĝoj kaj nekalkulebla nombro de grupaj kaj klubaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto — sen tradukistoj aŭ interpretistoj kaj kun partopreno varia inter kelkdek ĝis miloj da homoj. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, kiu ĉiujare okazas en alia lando (2007 Jokohamo, 2008 Roterdamo, 2009 Bjalistoko [Pollando], 2010 Havano, 2011 Kopenhago). Okazas ankaŭ multaj konferencoj kaj seminarioj en Esperanto pri iuj konkretaj temoj, ekzemple, "Homaj rajtoj" aŭ "Esperanto kaj Interreto."
Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkluzivas Esperanton en kursoj pri lingvistiko; kelkaj proponas ĝin kiel sendependan lernotemon. Aparte notindaj estas la Universitatoj de Poznań, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko, kaj Amsterdamo. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio havas pli ol 20.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj estas Internacia Esperanto-Muzeo (parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio, Vieno), Biblioteko Hodler de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, kaj la Esperanto-kolekto Aalen, Germanio. Tiuj de Vieno kaj Aalen estas konsulteblaj per Interreto kaj la internacia pruntosistemo.
Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas profesiajn asociojn de kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, kaj ĵurnalistoj, kaj organizaĵojn de la ĉefaj mondaj religioj. Ili ofte eldonas siajn proprajn revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj special-tema uzado. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj faciligas kunlaboron de universitatoj. Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino organizas kursarojn en Esperanto kaj aljuĝas diplomojn. Originalaj kaj tradukitaj eldonaĵoj ofte aperas en kampoj kiel astronomio, komputiko, medicino, biologio, juro kaj filozofio. Organizaĵoj ekzistas por diversaj fakgrupoj kiel skoltoj, blinduloj, ŝak- kaj go-ludantoj. Ekzistas abundaj diskutlistoj kaj blogoj.
Literaturo. La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskata de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion en septembro 1993. Notindaj nuntempaj verkistoj en Esperanto inkluzivas romanistojn Trevor Steele (Aŭstralio), István Nemere (Hungario) kaj Spomenka Štimec (Kroatio); poetojn Mauro Nervi (Italio), Mao Zifu (Ĉinio) kaj Abel Montagut (Katalunio); kaj eseistojn kaj tradukistojn Probal Daŝgupta (Barato), Humphrey Tonkin (Usono) kaj Kurisu Kei (Japanio). La skota Esperanto-verkisto William Auld (1924-2006) estis kelkfoje kandidatigita por la Nobel-Premio de Literaturo pro siaj kontribuoj al poezio.
Tradukoj. Inter literaturaj tradukoj lastatempe eldonitaj estas "Vintra fabelo" de Shakespeare, "La mastro de l' ringoj" de Tolkien, "Cent jaroj da soleco" de García Márquez, "Fraŭlino Maitreyi" de Eliade, "La lada tambureto" de Grass, "La Princo" de Machiavelli, kaj la granda familia sagao de Cao Xueqin, "Ruĝdoma sonĝo". Por infanoj troviĝas i.a. Asterikso, Winnie-la-Pu, Tintin, "Struwwelpeter" (Hirthara Petro) kaj "Pipi Ŝtrumpolonga". Ĉiuj Muminvalo-libroj de la mondfama finna aŭtoro Tove Jansson, samkiel la Oz-libroj de L. Frank Baum, estas haveblaj en la reto. Inter tradukoj el Esperanto estas "Maskerado", eldonita en Esperanto en 1965 de Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros: ĝi rakontas la travivadon de lia familio dum la nazia okupado de Budapeŝto. Ĝi aperis en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj en postaj jaroj ankaŭ en la rusa, hungara, germana kaj turka. Libro de Roman Dobrzynski, "La Zamenhof-strato", estis tradukita en pli ol dek lingvojn, plej laste en la italan (2009) kaj la francan (2008).
Teatro kaj kino. Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Shakespeare kaj Alan Ayckbourn estas prezentitaj dum la lastaj jaroj en Esperanto. Multaj dramoj de Shakespeare ekzistas en Esperanto-traduko. Kvankam "La granda diktatoro" de Chaplin uzis esperantlingvajn afiŝojn en siaj scenejoj, plenlongaj filmoj estas malpli kutimaj. Notinda escepto estas la kultfilmo "Inkubo" ("Incubus", kun aktoro William Shatner), kies dialogoj estas ekskluzive en Esperanto.
Muziko. Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantaĵojn por solistoj kaj korusoj, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inkluzive de la brito Elvis Costello kaj la usonano Michael Jackson, estas registrintaj en Esperanto, verkintaj orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzintaj ĝin en siaj publikrilataj materialoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj korusaĵoj kun tekstoj en Esperanto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la unuan simfonion de David Gaines, ambaŭ el Usono. Muziko en Esperanto estas trovebla en Interreto, inkluzive de kelkaj retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo.
Periodaĵoj. Pli ol 100 gazetoj kaj revuoj estas eldonataj regule en Esperanto, kelkaj el ili proponas ankaŭ elektronikan eldonon; iuj revuoj disponigas arkivojn en Interreto. Aliaj periodaĵoj inkluzivas eldonaĵojn pri medicino kaj scienco, religiajn revuojn, junulajn periodaĵojn, edukajn periodaĵojn, aliajn literaturajn revuojn, kaj special-temajn eldonaĵojn. Abundas ankaŭ retaj revuoj, inkluzive la tre ĝisdatan Libera Folio.
Radio kaj televido. Radio-elsendejoj en Brazilo, Ĉinio, Kubo, Pollando kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Multaj programoj estas ankaŭ aŭdeblaj per Interreto, lastatempe vaste populariĝis esperantaj podkastoj! Televidaj kanaloj en diversaj landoj elsendas Esperanto-kursojn, inkluzive 16-partan adapton de "Mazi en Gondolando" de BBC en la televida reto Pola Kanalo Unu.
Interreto. La reta komunumo de Esperanto-parolantoj estas tre granda kaj rapide kreskanta. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn tiel diversajn kiel la familian uzadon de la lingvo kaj la teorion de ĝenerala relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la tujmesaĝilo kiel ICQ, IRC, MSN, Skype ks. Retpaĝaroj en Esperanto nombras en la centoj da miloj. Ekzistas komputilaj programoj, kiuj estis kreitaj origine en Esperanto, ekz. diversaj literumiloj, gramatik-kontroliloj kaj klavar-aranĝoj. Programoj kiel Open Office, Firefox, IrfanView, la grafika labormedio KDE, kaj la operacia sistemo Ubuntu estas haveblaj ankaŭ en Esperanto. La famaj retejoj kiel Google, Wikipedia, Facebook, Ipernity havas interalie ankaŭ Esperanto-versiojn.