tradukoj: be bg br cs de en es fa fr he hr hu it nl pl pt ru sk sv tr vo

*aĉet/i

*aĉeti

(tr)
Akiri per mono: aĉeti firme, kontante aŭ kredite; aĉeti ion de, el iuZ; deaĉeti ion de iu; estis la glora epoko de financistoj kiuj aĉetis, vendis kaj dispecigis kompaniojn [1]. SUP:komerci

aĉeto

Ago aĉeti, rezulto de la ago: Vendo de Alasko estis procezo de aĉeto de Alasko fare de Usono de la Rusia Imperio en la jaro 1867. [2]; Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo. [3].

aĉetaĵo

Tio, kion oni ekhavas kontraŭ mono: la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn [4].

aĉetanto

Akiranto de vendata komercaĵo aŭ servo. kvankam loknomo povas sugesti al aĉetantoj kvaliton, ĝi tute malsamas al marko, protektata de la ŝtato [5]. VD:konsumanto

aĉetebla

Povanta esti aĉetata: aĉetebla domo, juĝisto; vergon oni ne bezonas, sed nur hokon, fiŝŝnuron kaj la larvojn, aĉeteblajn en vendejo aŭ perpoŝte [6].

aĉetisto

EKON Oficisto, kiu negocas kaj akiradas krudajn materialojn, ilojn aŭ aliajn necesaĵojn por sia kompanio.

elaĉeti

(tr)
Pagi por liberigi iun el kaptiteco fizika aŭ morala: ĉe la Romanoj, la sklavoj povis sin elaĉeti; laŭ kristana kredo, Jesuo elaĉetis la homojn per sia morto.

*subaĉeti

(tr)
EKON Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj por faciligi sukceson de afero: ĉu usonaj kompanioj (kiel tiuj en aliaj landoj) ne subaĉetas funkciulojn por ricevi profitigajn kontraktojn kaj sukoplenajn mendojn? [7]. SIN:korupti, ŝmiri.

tradukoj

anglaj

~i: buy, purchase; ~anto : buyer, purchaser; ~ebla: for sale; ~isto: buyer, purchasing agent; el~i: ransom; sub~i : bribe, corrupt.

belorusaj

~i: купляць; el~i: выкупіць; sub~i : падкупіць.

bretonaj

~i: prenañ; ~anto : prener; ~ebla: e gwerzh; ~isto: prenour; el~i: dasprenañ; sub~i : gouestlaoua.

bulgaraj

~i: купувам.

ĉeĥaj

~i: koupit.

francaj

~i: acheter, acquérir, s'offrir, se payer; ~o: achat; ~aĵo: achat (objet acheté), course (objet acheté), emplette; ~anto : acheteur, acquéreur; ~ebla: achetable, à vendre, en vente; ~isto: acheteur; el~i: racheter; sub~i : acheter, corrompre, graisser la patte (à), payer, soudoyer, suborner. sin el~i: se racheter, s'affranchir .

germanaj

~i: kaufen; ~anto : Käufer; ~ebla: käuflich; ~isto: gewerblicher Aufkäufer; el~i: freikaufen; sub~i : schmieren, bestechen.

hebreaj

~i: לקנות \קנה\ ; ~anto : קניין, קונה; ~ebla: למכירה; el~i: לפדות \פדה \ ; sub~i : לשחד.

hispanaj

~i: comprar; ~anto : comprador; ~ebla: disponible, en venta, comprable; el~i: redimir, rescatar, recuperar; sub~i : sobornar, comprar (la voluntad).

hungaraj

~i: vesz, vásárol; ~anto : vevő, vásárló; ~ebla: eladó; ~isto: beszerző; el~i: kivált, megvált ; sub~i : lefizet, megvásárol .

italaj

~i: acquistare, comprare; ~ebla: acquistabile; el~i: liberare, affrancare; sub~i : corrompere.

kroataj

~i: kupiti; ~anto : kupac; ~ebla: kupljiv; el~i: otkupiti; sub~i : potkupiti, podmititi.

nederlandaj

~i: kopen; ~aĵo: aankoop; ~anto : koper, aankoper; ~ebla: te koop; ~isto: aankoper; el~i: afkopen; sub~i : omkopen, corrumperen, corrupt maken.

persaj

~i: خریدن; ~o: خرید، ابتیاع; ~anto : خریدار; ~ebla: قابل خرید; ~isto: کارپرداز، مأمور خرید; el~i: بازخرید کردن; sub~i : رشوه دادن، تطمیع کردن.

polaj

~i: kupować, zakupywać, nabywać; ~anto : kupiec, kupujący, nabywca; ~ebla: do kupienia, na sprzedaż; ~isto: kupiec, zakupowiec (pot.), zaopatrzeniowiec (do spraw zakupów), logistyk (do spraw zakupów); el~i: wykupywać, okupywać (płacić okup); sub~i : przekupywać, dawać w łapę (pot.), dawać w kieszeń (pot.).

portugalaj

~i: comprar; ~ebla: comprável, adquirível, à venda; el~i: remir, resgatar, alforriar; sub~i : subornar, corromper.

rusaj

~i: покупать, купить; ~anto : покупатель; ~ebla: продажный, который можно купить; ~isto: закупщик; el~i: выкупить, искупить; sub~i : подкупать, подкупить, подмазать, дать взятку.

slovakaj

~i: kúpiť; ~anto : kupec; ~isto: nákupca; el~i: vykúpiť; sub~i : podplatiť.

svedaj

~i: köpa; ~anto : köpare; ~ebla: till salu; ~isto: inköpare; el~i: friköpa, köpa loss; sub~i : muta.

turkaj

~i: satın almak; ~anto : alıcı; ~ebla: satılık; el~i: geri satın almak; sub~i : rüşvet vermek, baştan çıkarmak, bozmak.

volapukaj

~i: lemön.

fontoj

1. R. Rotsaert: Piramidaj investoj..., Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 24a
2. Pri la vendo de Alasko
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:14
4. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
5. Mu Binghua: Rizo sen fama marko, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 13a
6. Saliko: Fiŝkapti ekscite, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 21a
7. Werner Schad: Nenio perfektas, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 9a

[^Revo] [acxet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.52 2010/04/26 16:30:20 ]