tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru sv tr uk vo
lernoprogramo;
programo de kunveno;
programo anoncanta la intencojn de politika partio.
plano 1,
tagordo
Priskribo de la agoj plenumotaj de komputilo, en
programlingvo akceptata de tiu komputilo aŭ en ĝia
maŝinkodo:
verki programon en C;
traduki programon el C;
bindi programon el moduloj;
lanĉi, plenumi, ruli programon;
aplika programo
(kiun uzas neprogramistoj);
ilprogramo
(uzata por krei aŭ funkciigi aplikajn programojn).
algoritmo
bindilo,
interpretilo,
tradukilo
Verki programon kiu faru ion:
programi sintaksan analizon, formorekonon;
programi por (sub, en) Unikso en C;
ĉu tiu funkcio estas programita aŭ realigita aparate?
Projektado, verkado, dokumentado kaj vartado de komputilaj
programoj:
metodoj de programado;
strukturema, modulema, objektema programo.
(ankaŭ „matematika programado“) Parto
de operaciesploro,
studanta problemojn pri funkciekstremoj super aroj de
finidimensia vektorspaco, kiujn arojn difinas egalaĵoj aŭ
komparaĵoj:
la „dorssakproblemo“ kaj
„la problemo pri vojaĝa komizo“ estas
konataj problemoj de matematika programado;
dinamika, diskreta,
konkava, konveksa, lineara, nelineara programo.
La programoj uzataj en komputilo (ofte kontraste al
aparataro):
sistema
programaro;
aplika programaro;
komerca, ĉiesa, senpaga, libera programaro;
portebla programaro;
vivciklo de programaro;
programara krizo.
Fakulo pri programado.
Komputila programo produkita per
tradukilo el
fontprogramo.
Komputila programo verkita en programlingvo, kiun
tradukilo
transformas en
celprogramon.
Ilprogramoj de
komputa sistemo
necesaj por funkciigi
aplikajn programojn.
Kolekto da aplikaj programoj
por iu ekstera aplika tereno (kontraste al
sistema programaro).