tradukoj: be de en es fr hu it pl ru sk sv
Esti ies propraĵo aŭ posedaĵo:
la domo apartenas al mia patroZ;
al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
[1];
la gratuloj apartenas al (estas merititaj de) la
tuta kunlaborantaroZ;
(figure)
la estonteco apartenas al niZ.
[2]
(al aro)
Esti elemento de ĝi:
la nombro 2 apartenas al la aro de entjeroj;
la fakton, ke elemento a apartenas al aro
E, oni signas per a∈E
(legu: a apartenas al e, aŭ: a (estas) en e),
aŭ per E∋a
(legu: e enhavas a), ĝian malon per
a∉E.
enhavi.
