tradukoj: cs de en fr it pl ru sk

* -ar/

I.
Sufikso, esprimanta kolekton da samspecaj estuloj aŭ objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj formas unu apartan tuton, unu kolektivan objekton:
homaro (tuto de la homoj); maro estas gutaro; ŝiparo (kolekto da kelkaj ŝipoj formantaj specialan aranĝon); arbaro (kolekto da vivantaj arboj kovranta vastan spacon); pro multo da arboj li arbaron ne vidas (vidas nur detalojn, sed ne la tuton)[1].
II.
Memstara samsignifa vortero:

aro

1.
Grupo, amaso: aro da dehakitaj arboj (nura amaso ne formanta apartan tuton). SUB:kunaĵo, amaso, grupo, trupo, bando, kohorto, taĉmento, hordo, grego, armeo, legio, klano.
2.
MAT[2] Kolekto da matematikaj objektoj, konsiderata kiel tuto: la aro N enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn; la kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro; la aron konsistantan el la du objektoj x kaj y oni signas per {x, y}, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton P per {x / P(x)} (legu: aro de tiaj iksoj, ke po de ikso). PRT:elemento;SUB:kun(ig)aĵo, komunaĵo, komplemento, subaro, superaro; VD:enhavi.
Rim.: Temas pri naiva difino de koncepto difinebla pli rigore nur kadre de arteorio. Bricard [3] jam konas la nocion, sed nomas ĝin „amaso“, kiu termino ne enradikiĝis. Aliloke [4] li uzas „aro infinita da nombroj“, supozeble sen ia faka intenco.

arigi

Kolekti, kunvenigi, kungrupigi: arigi multajn dokumentojn.

ariĝi

Kolektiĝi: la polico dispelis la ariĝintojn; post lia morto multaj legendoj ariĝis ĉirkaŭ lia nomo.

arteorio, aroteorio[5], teorio de la aroj[6]

MAT
Branĉo de matematiko, studanta arojn; iniciatita de la germana matematikisto Cantor, ĝi difinas la nocion aro en aksioma kadro kaj fundamentas la nuntempan matematikon: arteoriaj operacioj.
Rim.: Indus eviti trouzon de tiu termino ekster vere teoria kadro. Ekz-e la kutimaj operacioj super aroj, oni povus nomi „araj“ aŭ „arrilataj“ anstataŭ „arteoriaj“.


arteoriaj operacioj

celo-aro, cela aro[7]

MAT
(de rilato) La dua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas.

Rim.: Tiu termino ŝajnas preferinda al „celaro“ [8], ĉar ne temas pri aro da „celoj“, sed ja pri aro, kiu mem estas la celo de la bildigo kaj pro la sufiksoida naturo de radiko „ar“ ne eblas formi per ĝi apudmetajn kunmetaĵojn sen emfazo pri tio, ke ne temas pri sufiksoida uzo.

fonto-aro, fonta aro[9]

MAT
(de rilato) La unua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas.

Rim.: Ĉi-sence troveblas ankaŭ „argumentaro“ [10], sed termino simetria al „celo-aro“ ŝajnis al ni preferinda. Notu, ke fonta kaj cela aroj estas nocioj, uzataj precipe, kiam la rilato estas konsiderata kiel unu- aŭ plur-senca funkcio. Tamen la nocioj estas pravigitaj ankaŭ kadre de internaj rilatoj, ofte prezenteblaj per grafeoj. Elemento estas en la cela aro, se ĝin trafas sago, kaj en la fonta aro, se sago eliras de ĝi.

kvocienta aro

MAT
(de ekvivalento-rilato) Aro de ĉiuj ĝiaj ekvivalento-klasoj: la kvocientan aron de rilato R en E oni signas per E/R.

Rim.: Troveblas ĉi-sence ankaŭ „kvocientaro“ (en [11]), kiun ni ne konsideras bone formita, aŭ „kvocienta spaco“ (en [12]).

malplena aro

MAT[13]
La aro, kiu enhavas neniun elementon: la malplenan aron oni signas per ; ĝi estas subaro de ĉiu aro.

orda aro

MAT[14]
Aro, konsiderata kune kun ordo-rilato super ĝi: ordan aron oni ofte signas per skribaĵo de la tipo (E,≤). SUB: Specifa orda aro: latiso; VD: Specifaj elementoj en orda aro: antaŭanto, postanto, supremo, infimo, baro, maksimumo, minimumo; VD: Bildigoj super orda aro, kun specifaj ecoj: barita, kreskanta, malkreskanta, monotona.

subaro

MAT[15]
(de aro E) Aro A, kies elementoj apartenas al E: ĉiu aro estas subaro de si mem; la subaroj de E konsistigas aron, nomatan aro de ĉiuj subaroj [16] de E kaj foje signatan per 2E. VD:inkluzivi.

superaro

MAT[17]
(de aro E) Tia aro, ke E estas subaro de ĝi.

tradukoj

anglaj

~o: set; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: set theory; celo-~o, cela ~o: codomain; fonto-~o, fonta ~o: domain; kvocienta ~o: quotient set; malplena ~o: empty set; orda ~o : ordered set; sub~o: subset; super~o: superset. ~teoria: set-theoretical; ~o de ĉiuj sub~oj: power set, set of all subsets.

ĉeĥaj

~o: souhrn.

francaj

~o 1.: ensemble, groupe, jeu; ~o 2.: ensemble; ~igi: assembler, grouper, rassembler; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: théorie des ensembles; celo-~o, cela ~o: ensemble d'arrivée; fonto-~o, fonta ~o: ensemble de départ; kvocienta ~o: ensemble quotient; malplena ~o: ensemble vide; orda ~o : ensemble ordonné; sub~o: sous-ensemble, partie; super~o: sur-ensemble. ~teoria: ensembliste; ~o de ĉiuj sub~oj: ensemble des sous-ensembles.

germanaj

~o 1.: Menge, Schar, Gruppe; ~o 2.: Menge; ~igi: ansammeln, zusammentragen; ~iĝi : sich versammeln; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: Mengenlehre; celo-~o, cela ~o: Wert[e]bereich; fonto-~o, fonta ~o: Definitionsbereich; kvocienta ~o: Quotientmenge; malplena ~o: leere Menge; orda ~o : geordnete Menge; sub~o: Teilmenge, Untermenge; super~o: Obermenge. ~teoria: mengentheoretisch; ~o de ĉiuj sub~oj: Potenzmenge.

italaj

~o 1.: insieme, gruppo; ~o 2.: insieme; ~igi: raggruppare; ~iĝi : concentrarsi (raggrupparsi); ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: insiemistica, teoria degli insiemi; celo-~o, cela ~o: codominio, insieme immagine; fonto-~o, fonta ~o: dominio (mat.); kvocienta ~o: insieme quoziente; malplena ~o: insieme vuoto; orda ~o : insieme ordinato; sub~o: sottoinsieme. ~teoria: insiemistico (mat.); ~o de ĉiuj sub~oj: insieme delle parti.

polaj

~o 2.: zbiór, mnogość; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: teoria zbiorów, teoria mnogości; celo-~o, cela ~o: przeciwdziedzina; fonto-~o, fonta ~o: dziedzina; kvocienta ~o: iloraz, przestrzeń ilorazowa; malplena ~o: zbiór pusty; orda ~o : zbiór uporządkowany; sub~o: podzbiór, część; super~o: nadzbiór. ~teoria: mnogościowy; ~o de ĉiuj sub~oj: zbiór wszystkich podzbiorów.

rusaj

~o 1.: группа, совокупность, множество; ~o 2.: множество; ~iĝi : соединяться, группироваться; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: теория множеств; celo-~o, cela ~o: область значений, область изменений, противоположная область; fonto-~o, fonta ~o: область определения; kvocienta ~o: фактор-множество; malplena ~o: пустое множество; orda ~o : упорядоченное множество ; sub~o: подмножество; super~o: надмножество. ~teoria: теоретико-множественный; ~o de ĉiuj sub~oj: множество всех подмножеств.

slovakaj

~o 2.: množina; ~teorio, ~oteorio, teorio de la ~oj: teória množín; malplena ~o: prázdna množina; orda ~o : usporiadaná množina; sub~o: podmnožina; super~o: nadmnožina.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
6. Plena Ilustrita Vortaro
7. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
9. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
10. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
11. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
13. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §267
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §308
15. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §411
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §32
17. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

administraj notoj

pri ~o 2.:
        Restas solvenda la demando, kiel konstrui "aro": ~o de/da/el?
        Espereble mia uzado ne estas tro hxaosa, sed necesos kontroli.
        Sxajnas, ke nenie mi uzis "~o da". Mi uzas "la ~o de entjeroj",
        "la ~o de cxiuj sub~oj" ks. kaj probable tiel en cxiuj okazoj,
        kiam la suplemento estas (sence) difinita. Aliflanke mi emas
        diri
        "~o el sub~oj de E" por akcenti, ke temas pri iuj subaroj (ne
        cxiuj) kaj eble ankaux por eviti kaskadon el identaj
        prepozicioj.
        [MB]
      
pri orda ~o :
        Alternativaj formoj estus : ~ohava, ~ita. Ĉi-lasta ĝenas
        pro la necerta statuso de la verbo ~i (vd adm noton ĉi-sube).
        Bricard (p. 18) havas "(bone) ordigita".
        [MB]
      

[^Revo] [ar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.51 2010/01/18 17:30:47 ]