tradukoj: be br de en es fr it pl ru sk sv

*apog/i [1]

*apogiTEZ

(tr)
1.
Subteni kaj firmigi objekton pere de alia: apogi trabon ĉe muron; apogi muron per traboj; plafono apogita sur kolonoj [2]; apogi la kapon sur la mano [3]; sin apogi al kolono [4]; sin apogadi sur ies brako [5].
2.
(figure) Pliaŭtoritatigi: apogi proponon; peti apogon de iu; unu kapo facile trovas apogon[6]; al via talento mankas la apogo de lernadoZ; por vendisto mensogo estas necesa apogo[7]; li apogas siajn postulojn sur la kutimo; sin apogi sur ies opinio.

apogiĝi

Sin apogi sur iu aŭ sur io: Evidentas, ke la internacia lingvo devas apogiĝi sur lingvaj faktoj, t.e. sur internacieco laŭ la paragrafo 15a de sia Fundamento, kaj ne sur rapide evoluanta mito.

apogiloTEZ

Tio, kio servas por apogi ion aŭ por sin apogi: apogilo de kaduka muro; (dors)apogilo de benko. brakapogilo de seĝo.

malapogi

(figure) Ne subteni, malaprobi: kiam [esplorado] kaŭzas suferadon de bestoj, ĝi des pli malapogindas [8]. VD:kondamni2, sin distancigi

tradukoj

anglaj

~i: support, uphold; ~ilo: pillar, buttress.

belorusaj

~i: абапіраць, падтрымліваць . sin ~i: абапірацца.

bretonaj

~i: skorañ; ~ilo: skor.

francaj

~i 1.: appuyer, étayer; ~i 2.: appuyer, soutenir; ~iĝi : s'appuyer sur, prendre appui sur ; ~ilo: appui, étai; mal~i: réprouver.

germanaj

~i 1.: stützen, lehnen; ~i 2.: unterstützen; ~ilo: Stütze, Lehne.

hispanaj

~i: apoyar; ~ilo: apoyo.

italaj

~i 1.: appoggiare, addossare; ~i 2.: appoggiare, supportare, fiancheggiare, sostenere; ~iĝi : appoggiarsi; ~ilo: appoggio, sostegno. : bracciolo.

polaj

~i 1.: podpierać; ~i 2.: popierać; ~ilo: oparcie, podparcie, podpora.

rusaj

~i: подпирать, поддерживать ; ~ilo: подпорка, спинка (стула, кресла). sin ~i: опираться.

slovakaj

~i: podoprieť; ~ilo: podpera.

svedaj

~i: stödja; ~ilo: stöd.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:29
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:17
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. K. Miner: Taglibro, 2008-08-26

[^Revo] [apog.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2012/05/26 00:10:12 ]