tradukoj: be de en es fa fr hu ru

aprez/iPIV

aprezi

(tr)
Alte taksi la valoron aŭ gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aŭ multkapablan: Sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante ke iam vi aprezos mian oferon [1]; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton... sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? [2]; Nur en tiu supera stato de l' memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio [3]; ni bezonas tiom da intelekto por toleri la mankojn de la aliuloj kiom necesas por aprezi iliajn bonkvalitojn [4]. SIN:ŝatiVD:estimi, taksi.

tradukoj

anglaj

~i: appreciate.

belorusaj

~i: цаніць, шанаваць.

francaj

~i: apprécier.

germanaj

~i: würdigen, zu würdigen wissen, anerkennen, schätzen.

hispanaj

~i: apreciar.

hungaraj

~i: becsül, nagyra értékel.

persaj

~i: قدر دانستن، ارج نهادن.

rusaj

~i: ценить, оценить.

fontoj

1. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, P.64
2. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, P.48
3. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, P.33
4. Markizino de Sablé, elfrancigis Wolfgang Kirschstein: Maksimoj de sinjorino de Sablé, La Ondo de Esperanto, 1998. N-ro 11 (49).

[^Revo] [aprez.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2009/08/18 19:18:10 ]