tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru sv vo

*taks/i [1]

*taksiTEZ

(tr)
1.TEZ
Difini la valoron de iu aŭ io: kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas [2]; taksi iun ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia meritoZ; ne taksu vian kontraŭulon tro malfortaZ; li taksis, kiel grandajn servojn la pastro povas fari al liB; belecon taksas ne okulo, sed koro [3]; malplaĉas nenio, se taksas pasio [4]; mi estas certa, ke vi alte taksos la gravecon de tiu faktoZ; oni taksas je (ĝis) cent la nombron de la pereintoj; mi taksas tiujn kondiĉojn neakcepteblaj; ni taksas la tempon ne taŭga por tiu propono; li faris netakseblajn servojn; netaksebla kolekto da belaĵoj. VD:mezuri
2.TEZ
(arkaismo) =aprezi taksi la sanon ni lernas en malsano [5].
VD:estimi, juĝi2, konsideri, rigardi

takso

Ago taksi, rezulto de la ago: Da homoj, kiuj efektive parolas Latinon, laŭ mia takso estas malpli ol da Esperantistoj. [6].

subtaksi, tro malalte taksiTEZ

Taksi malpli grava, granda... ol reale estas: li tro malalte taksis la viglecon de la virino [7]; ne subtaksu tiun asocion. Ili scipovis organizi tutan movadon [8]. VD:bagateligi, malgravigi, relativigi

tradukoj

anglaj

~i: estimate.

belorusaj

~i 1.: аценьваць, вызначаць цану; ~i 2.: цаніць, паважаць, шанаваць.

francaj

~i: estimer, évaluer; ~o: évaluation, estimation, appréciation; sub~i, : sous-estimer.

germanaj

~i 1.: abschätzen, bewerten, taxieren; ~i 2.: hochschätzen, hoch einschätzen, zu schätzen wissen; ~i: schätzen.

hispanaj

~i: estimar, apreciar.

hungaraj

~i 1.: értékel; ~i 2.: értékel, nagyra tart.

nederlandaj

~i: taxeren, schatten, waarderen.

polaj

~i 1.: taksować, szacować; sub~i, : nie doceniać, nie doszacować.

portugalaj

~i 1.: taxar, avaliar, estimar.

rusaj

~i 1.: оценивать, оценить, давать оценку; ~i 2.: ценить.

svedaj

~i 1.: taxera, uppskatta, värdera; ~i 2.: uppskatta.

volapukaj

~i: stimön.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. pri la latino en la forumo de Lernu.net
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a
8. A. Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)

[^Revo] [taks.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/07/13 19:11:15 ]