tradukoj: be bg de en es fr it ru

Proprigi al sia korpo sorbitan substancon.
enkorpigi,
digesti.

enspiritigi,
enkapigi,
encerbigi.

Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn:
malgraŭ ĉiuj penoj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj,
la hebreoj ĉiam prezentas apartan popolon
[1].
Adapti fremdaĵon al la sistemo de koncerna lingvo:
en teksto esperantlingva,
„Parizo“, „Petro“ estas nomformoj
asimilitaj (= esperantigitaj), dum
„Paris“, „Pierre“ estas la respondaj
nomformoj neasimilitaj;
en ofte uzataj terminoj estas oportune la propran nomon
asimili
[2].