tradukoj: ar bg cs de en es fr hu ku nl pl pt ru sv tp vo

*kap/o [1]

*kapoTEZ

1.TEZ
ANA Parto de la animala korpo, supra ĉe la dupieduloj kaj antaŭa ĉe la kvarpieduloj, enhavanta la cerbon kaj la organojn de pluraj sentumoj: levi, mallevi la kapon; krei la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedojZ (komplete); kun la kapo antaŭe(n)Z, kun la kapo malsuprenZ; la sama afero, sed kun la kap' al teroZ (renversite); ĉiu staris sur la kapoZ (estis renversita); jese balanci la kaponZ; kapjesi; skui la kaponZ (nei); kiu kapon posedas, kombilon jam trovos (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon) [2]; kapo majesta, sed cerbo modesta [3]; kapdoloro; kaplokoZ, kapa parto de litoZ.
2.TEZ
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo: kapo estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio Z; kalkuli en la kapoZ; streĉado de la kapoZ; mi havas aliajn aferojn en la kapoZ; saĝa kapo duonvorton komprenas [4]; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje) [5]; rompi al si la kaponZ (cerbumi); multo en kapo, sed nenio en poŝo Z; tio venis al mi en la kapon (mi ekpensis pri tio); enbati ion en sian kaponZ (zorgi por bone memori ion), en ies kaponZ; enskribi, enmeti, bone noti, bone ŝlosi ion en la kapoZ; frenezan ideon enpreni al si en la kapon Z; ordigi al iu la kapon (malmilde riproĉegi; lavo, prediko, sapumi, tani) [6]; havi bonan kapon (esti inteligenta); malplenkapulo (stultulo); li ne havas kapon de ministro (li ne estas tre lerta), pulvo [7]; perdi la kaponB (freneziĝi); havi iom da vaporo en la kapo (esti ebrieta) [8]; turni ies kaponB (enamigi al si); mi metos ilian konduton sur ilian kaponZ (mi respondigos ilin pri ilia konduto). VD:cerbo, kaprompa, konscio, penso, prudento, rezono
3.
Tiu parto, konsiderata kiel signo de individuo, persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj [9]; tagmanĝo po dek eŭroj por kapo.
4.TEZ
Supra ekstremo de stara objekto; antaŭa ekstremo de kuŝa objekto: kapo de pingloB, spikoZ, arbo; metala kapo de bastonoZ; kapo de pafiloZ (kolbo), de kolonoZ (kapitelo); esti ĉe la kaploko (frontono) de io; la artikolo estas presita kape (supre) de la paĝo; kapo (antaŭaĵo, pruo) de ŝipo Z; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro.
a)TEZ
GEOG=terkapo
b)TEZ
BOT Infloresko kun globforme dikiĝinta akso, sur kiu sidas la floroj.
VD:fasado, fronto

kapeto

1.
Malgranda kapo.
2.TEZ
(arkaismo) [10]=butono
3.TEZ
(arkaismo) [11]=klinko

enkapigiTEZ

(tr)
Pene komprenigi aŭ almenaŭ enmemorigi: Ajna komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn [12].

laŭkape

Nombrante la kapojn, tio estas la ulojn rigardatajn kiel unuojn: la filoj de Simeon ... kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ... prezentis ... la nombron de kvindek naŭ mil tricent [13].

napokapulo, napokapoTEZ

(vulgare)
(frazaĵo) Stultulego: ĉu povas natura napokapulo ... objektive servi al poparo [14]? „kiu napokapo provus grimpi tie,“ ridkluke demandis sin la rabistoj [15]. VD:ŝtipkapulo

senkapigi

Fortranĉi la kapon, forigi la kapan ekstremon: senkapigita tremolo; li senkapigis Johanon en la malliberejo [16].

ŝtipkapuloTEZ

Nekomprenema, obstina stultulo: ho, Stanislav, mi opiniis vin inteligenta viro, sed vi estas ja la plej granda ŝtipkapulo sur nia planedo [17].

transkapiĝoTEZ

SPO Kapriolo en kiu oni transpuŝas la korpon super la mallevita kapo: afiŝoj kun transkapiĝantaj klaŭnoj, dancistinoj [18]. VD:saltomortalo

ventkapa

Tute stulta, mense malkapabla: li edziĝis al bela kaj ventkapa sinjorino [19].

tradukoj

anglaj

~o 1.: cranium, head; ~o 2.: mind, head; ~o 3.: head; ~o a: cape, promontory; ~o 4.: head; ~o: head; ~eto 2.: head; en~igi: get into one's head; laŭ~e: by headcount; sen~igi: decapitate; ŝtip~ulo: blockhead; trans~iĝo: somersault; vent~a: airhead.

arabaj

~o 1.: رَأْسٌ ج رُؤُوسٌ.

bulgaraj

~o: глав́а.

ĉeĥaj

~o: hlava.

francaj

~o 1.: tête, cap, chef; ~o 2.: tête, caboche, cervelle, ciboulot, crâne; ~o 3.: tête; ~o a: cap, promontoire; ~o b: tête ; ~o 4.: cime, faite, faîte, haut, sommet, tête; en~igi: mettre dans la tête; laŭ~e: par tête; napo~ulo, : crétin, tête de nœud; sen~igi: décapiter; ŝtip~ulo: âne bâté, tête de bois, tête de mule; trans~iĝo: coquillon, roulade (gym.). de l' ~o ĝis la piedoj: de pied en cap; kun la ~o antaŭe(n): la tête la première; skui la ~on: secouer la tête; ~doloro: mal de tête, céphalée; kalkuli en la ~o: compter de tête, compter mentalement; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: quand on n'a pas de tête, il faut avoir des jambes; rompi al si la ~on: se casser la tête, se creuser la tête; tio venis al mi en la ~on: cela m'est passé par la tête , cela m'est venu en tête, cela m'est venu à l'idée; enbati ion en sian ~on: bien se mettre qc dans la tête, s'enfoncer qc dans la tête; frenezan ideon enpreni al si en la ~on: se mettre une idée folle en tête; ordigi al iu la ~on: passer un savon à qn; havi bonan ~on: avoir une tête bien faite; malplen~ulo: crétin, idiot, imbécile; perdi la ~on: perdre la tête, perdre le sens, devenir fou; havi iom da vaporo en la ~o: être pompette; turni ies ~on: tourner la tête de qn, faire perdre la tête à qn; kiom da ~oj, tiom da opinioj: autant de têtes, autant d'avis ; po dek eŭroj por ~o: à dix euros par tête.

germanaj

~o b: Köpfchen; ~o: Kopf, Haupt; ~eto 1.: Köpfchen; ~eto 2.: Knopf; ~eto 3.: Knauf; sen~igi: enthaupten, köpfen.

hispanaj

~o 1.: cabeza; ~o 2.: cabeza; ~o 3.: cabeza.

hungaraj

~o 1.: fej; ~o 2.: fej; ~o 3.: fej, fő; ~o a: fok ; ~o b: fejecske; ~o 4.: eleje (vminek), feje (vminek), teteje (vminek); ~eto 1.: fejecske; ~eto 2.: bimbó; ~eto 3.: ajtógomb; en~igi: megértet; laŭ~e: fejenként; sen~igi: lefejez; ŝtip~ulo: fajankó, tökfilkó; trans~iĝo: bukfencezik; vent~a: hebehurgya, kelekótya. de l' ~o ĝis la piedoj: tetőtől talpig; kun la ~o antaŭe(n): előreszegett fejjel; la sama afero, sed kun la ~' al tero: pontosan a tükörképe ; jese balanci la ~on: egyetértően bólogat; skui la ~on: a fejét rázza; kiu ~on posedas, kombilon jam trovos: minden fejszének akad nyele ; ~o majesta, sed cerbo modesta: feje mint egy hordó, esze mint egy dió; ~doloro: fejfájás; ~o estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio: azért van az embernek feje, hogy gondolkozzék; kalkuli en la ~o: fejben számol; saĝa ~o duonvorton komprenas: okos ember fél szóból is ért; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: ahol nincs fej, jaj a lábaknak ; rompi al si la ~on: töri a fejét; multo en ~o, sed nenio en poŝo: jobb a jó ész, mint a nagy ész; tio venis al mi en la ~on: eszembe jutott; enbati ion en sian ~on: besulykol; frenezan ideon enpreni al si en la ~on: bolondságot vesz a fejébe ; ordigi al iu la ~on: lekapja a tíz körméről; havi bonan ~on: jófejű; malplen~ulo: üresfejű; li ne havas ~on de ministro: nem nagy lumen; perdi la ~on: elveszti a fejét; havi iom da vaporo en la ~o: van egy kis nyomás benne; turni ies ~on: elcsavarja a fejét; kiom da ~oj, tiom da opinioj: ahány ember, annyi vélemény ; po dek eŭroj por ~o: fejenként tíz euró.

kurdaj

~o 1.: ser.

nederlandaj

~o 1.: hoofd, kop; ~o 2.: hoofd, kop; ~o 3.: hoofd; ~o a: kaap, voorgebergte; ~o 4.: hoofd, kop; ~eto: hoofdje, kopje; en~igi: onthouden; laŭ~e: per kop; sen~igi: onthoofden; ŝtip~ulo: domoor, sufferd; trans~iĝo: kopstand; vent~a: lichtzinnig. de l' ~o ĝis la piedoj: van kop tot teen; jese balanci la ~on: ja knikken; skui la ~on: neen knikken; ~doloro: hoofdpijn; kalkuli en la ~o: hoofdrekenen; saĝa ~o duonvorton komprenas: een goed verstaander...; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: wat het hoofd vergeet, moeten de benen bekopen; rompi al si la ~on: het hoofd breken; tio venis al mi en la ~on: dat kwam in mijn hoofd op; enbati ion en sian ~on: iets in je hoofd steken; malplen~ulo: losbol; havi iom da vaporo en la ~o: beneveld zijn; turni ies ~on: iemands hoofd op hol brengen; po dek eŭroj por ~o: tien euro per kop.

polaj

~o: głowa, łeb; ~eto 1.: główka, łepek; ~eto 2.: główka; ~eto 3.: główka, gałka; en~igi: wbijać do głowy, wbijać do łba; laŭ~e: pogłownie; sen~igi: dekapitować (med.), ścinać głowę; ŝtip~ulo: baran, barani łeb; trans~iĝo: przewrót, fikołek, salto; vent~a: z pustą głową, z sianem w gowie zamiast mózgu . de l' ~o ĝis la piedoj: od stóp do głów; kun la ~o antaŭe(n): głową naprzód; jese balanci la ~on: kiwać głową (potakiwać); skui la ~on: kręcić głową (przeczyć); ~doloro: ból głowy.

portugalaj

~o 1.: cabeça; ~o: cabeça; ~eto 1.: cabecinha; ~eto 2.: botão; ~eto 3.: tranqueta (de porta); en~igi: meter na cabeça; laŭ~e: por cabeça; sen~igi: decapitar; ŝtip~ulo: cabeça-dura; trans~iĝo: cambalhota; vent~a: cabeça-de-vento.

rusaj

~o 1.: голова; ~o 2.: голова; ~o 3.: голова; ~o a: мыс; ~o 4.: головка, верхушка; ~eto 1.: головка; ~eto 2.: головка; en~igi: вбить что-л. в голову; vent~a: ветреный, с ветром в голове. skui la ~on: покачать головой (в знак отрицания); ~doloro: головная боль; kalkuli en la ~o: считать в уме; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: дурная голова ногам покоя не даёт; rompi al si la ~on: ломать голову (думать); tio venis al mi en la ~on: это пришло мне в голову ; ordigi al iu la ~on: дать нагоняй, намылить голову; havi bonan ~on: иметь светлую голову; malplen~ulo: пустоголовый (сущ.), тупица; perdi la ~on: потерять голову; havi iom da vaporo en la ~o: быть навеселе; kiom da ~oj, tiom da opinioj: сколько людей, столько мнений .

svedaj

~o 1.: huvud; ~o 2.: huvud; ~o 3.: huvud.

tokiponaj

~o: lawa.

volapukaj

~o: kap.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
11. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:22-23
14. U. Karatkeviĉ, trad. Z. Lapcionak: Kristo alteriĝis en Harodno, 2003
15. A. Lindgren, trad. R. Stridell: Ronjo, Rabista Filino, 2001
16. La Nova Testamento, S. Mateo 14:9
17. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 34a
18. V. Varankin: Metropoliteno
19. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, 2005, p. 11a

[^Revo] [kap.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.43 2011/11/09 13:10:08 ]