tradukoj:
be de en hu nl pl pt ru
*spirit/o
*spirito
- 1.
-
Tuto de la homaj mensaj
kapabloj:
pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
[1];
spirita laboro.
menso
intelekto,
racio.
sprita - 2.
-
Nemateria kaj senmorta homa animo:
jen la temp', en kiu aperas ordinare la spiritoZ.
- 3.
Nevidebla kaj netuŝebla estaĵo, kiu havas nek korpon
nek figuron:
la spirito de Dio ŝvebis super la akvoZ;
la Sankta Spirito
- 4.
-
Propra karaktero, karakteriza tendencaro:
eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito;
la nuna junularo havas alian spiriton;
tia uzado ne estas kontraŭ la komuna spirito de
nia lingvoZ;
mallongeco estas la spirito de saĝoZ.
Sankta Spirito

-
La tria persono de la kristana
Triunuo.
spirita
-
Apartenanta al la spirito aŭ al la animo, kontraste kun
korpa aŭ materia:
ni celas krei unuigitan kaj spirite altigitan
homaronZ.
morala.
spiritĉeestoZ, spiritpreteco
-
Kapablo senprokraste diri aŭ fari tion, kio estas plej trafe
ĝustatempa.
[^Revo]
[spirit.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2010/03/11 17:30:21 ]