tradukoj: bg ca de el en es fr hu it lat nl pl pt ru sk sv tr vo

Azi/o 8

AzioTEZ

GEOG La mondoparto inter Eŭropo kaj Nord-Ameriko: „nun vi povas jam vidi la Himalajon, ĝi estas la plej alta montaro en Azio, [...]“, diris la orimenta vento [1]; [2]; kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio [3]; kelkdeko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaĵoj, veturiloj, ĉio ĉi venas al ni el Azio [4]; Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia, / Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania ... [5]. TUT:Eŭrazio

azianoTEZ

Loĝanto de Azio: en la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo [6]; ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj [7].

Orienta AzioTEZ

1.TEZ
GEOG La tuta orienta parto de Azio en la akvokolekta baseno de Pacifiko, de la Beringa Markolo norde ĝis la Malaka Markolo sude, kun la apudaj insuloj.
2.
HIS La suda parto de la Orienta Azio, kiel fermita regiono de la ĉina, japana, korea kaj vjetnama civilzo kaj kulturo.
TUT:Azio

Okcidenta AzioTEZ

GEOG La okcidenta parto de Azio (Anatolio, Kaŭkazo, Mezopotamio, Irano, Arabujo).

Suda AzioTEZ

GEOG La suda parto de Azio, precipe la parto de la baseno de la Hinda Oceano ĉirkaŭita de la orienta, interna kaj okcidenta partoj de Azio.

Interna AzioTEZ

GEOG La meza parto de Azio suden de Siberio, la baseno senelfluaj riveroj: la Arala baseno, Tibeto.
Rim.: Oni ankaŭ diras „la Centra Azio“, kiu por iuj sinonimas kun la tuta Interna Azio, por la aliaj, kun ties Tibeta parto (dum la Aralan kaj Balĥaŝan basenojn oni iam nomas "la Meza Azio“ aŭ Turkestano).

Malgrand-AzioTEZ

GEOG=Anatolio

tradukoj

anglaj

~o: Asia; a~ano: Asian; Orienta ~o 1.: East Asia, Far East; Orienta ~o 2.: Southeast Asia; Okcidenta ~o: Middle East, Near East; Suda ~o: South Asia, Southern Asia; Interna ~o: Central Asia; Malgrand-~o: Asia Minor.

bulgaraj

~o: Азия; a~ano: азиатец.

francaj

~o: Asie; a~ano: asiatique (nom); Orienta ~o: Extrême-Orient; Okcidenta ~o: Moyen-Orient.

germanaj

~o: Asien; a~ano: Asiate; Orienta ~o 1.: Ostasien; Orienta ~o 2.: Südostasien; Orienta ~o: Ostasien; Okcidenta ~o: Westasien; Suda ~o: Südasien; Interna ~o: Innerasien; Malgrand-~o: Kleinasien.

grekaj

~o: Ασία; Malgrand-~o: Μικρά Ασία.

hispanaj

~o: Asia; a~ano: asiático.

hungaraj

~o: Ázsia; a~ano: ázsiai; Orienta ~o: Kelet-Ázsia, Távol-Kelet; Okcidenta ~o: Nyugat-Ázsia; Suda ~o: Dél-Ázsia; Interna ~o: Belső-Ázsia; Malgrand-~o: Kis-Ázsia.

italaj

~o: Asia; a~ano: asiatico (sost.); Orienta ~o 1.: Estremo Oriente; Orienta ~o 2.: Sudest Asiatico; Okcidenta ~o: Medio Oriente; Interna ~o: Asia Centrale; Malgrand-~o: Asia Minore.

katalunaj

~o: Àsia; a~ano: asiàtic; Orienta ~o 1.: Extrem Orient, Orient Llunyà; Okcidenta ~o: Orient Mitjà; Malgrand-~o: Àsia Menor, Anatòlia.

malnovlatinaj

~o: Asia; Malgrand-~o: Asia minor.

nederlandaj

~o: Azië; a~ano: Aziaat; Orienta ~o 1.: Oost-Azië, Verre Oosten; Orienta ~o 2.: Oost-Azië, Verre Oosten; Okcidenta ~o: West-Azië, Nabije Oosten; Suda ~o: Zuid-Azië; Interna ~o: Midden-Azië; Malgrand-~o: Klein-Azië.

polaj

~o: Azja; a~ano: azjata; Orienta ~o 1.: Daleki Wschód; Orienta ~o 2.: Azja południowo-wschodnia; Okcidenta ~o: Bliski Wschód; Suda ~o: Azja południowa; Interna ~o: Azja środkowa, Azja wewnętrzna; Malgrand-~o: Azja Mniejsza.

portugalaj

~o: Ásia.

rusaj

~o: Азия; a~ano: азиат; Orienta ~o 1.: Дальний Восток; Orienta ~o 2.: Юго-Восточная Азия; Okcidenta ~o: Передняя Азия; Suda ~o: Южная Азия; Interna ~o: Внутренняя Азия; Malgrand-~o: Малая Азия.

slovakaj

~o: Ázia; a~ano: Ázijčan.

svedaj

~o: Asien; a~ano: asiat.

turkaj

Malgrand-~o: Anadolu, Küçük Asya.

volapukaj

~o: Silop; a~ano: silopel.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1,
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Rozo de la tombo de Homero
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3
5. N. Hohlov: Eŭropo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 24
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5

[^Revo] [azi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/09/30 13:10:09 ]