tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu ia it nl pl pt ru sk sv tr vo zh

*mond/o [1]

*mondoTEZ

La vivkampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas: iri ĝis la ekstremo de la mondo; la plej alta konstruo en la mondo; veni en la mondonZ (naskiĝi, ekaperi); transiri en alian mondon (morti).
a)
=terglobo en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [2]; la indusa civilizo, ekde ĉ. 4600 a.K., estis unu el la plej grandaj kaj fruaj urbaj civilizoj en la mondo[3].
b)
Ia parto de la geografia mondo aŭ de la socio, rigardata kiel tuto: tamen pli kaj pli en Japanio ŝrumpas la natura mondo [4]; la literatura mondo; grandmonda sinjorino.
c)
Ia parto de la universo rigardata kiel iel simila al la terglobo: la marsa mondo; la ĉiela mondo.

monda

1.
De la mondo, ie trovebla en la mondo: renkontiĝoj kun mondaj ŝtatestroj kaj politikistoj [5].
2.TEZ
=tutmonda monda ekspozicio kun la temo „kunvivado kun naturo“ [6].

monduma

Partoprena en la altranga parto de la socio, konforma al ĝiaj kutimoj: la Ruĝa Kruco anoncis, ke ĝi intencas malfermi azilejon en la monduma vilaĝo De Haan [7].

mondumoTEZ

La altranga kaj bonedukita parto de la socio: la tuta mondumo ĉeestis la ceremonion; ŝia eleganto perfektis por la koktela mondumo de ŝia edzo [8].

ekstera mondoTEZ

ESP La ne-esperantista socio, kontraste al Esperantio: la ekstera mondo ... restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian [9]; estas kvazaŭ Esperanto ne ekzistas en la ekstera mondo [10] . VD:ekstermovada

malnova mondoTEZ

Mondparto, kiu enhavas Eŭropon, Afrikon, Azion, kontraste al la de ili en la 16a jarcento ekkonata nova mondo.

nova mondoTEZ

Ameriko rigardata kiel nova de eŭropanoj, afrikanoj, azianoj eksciantaj pri ĝi ekde la 16a jarcento: la strandoj de la Nova Mondo [11].

triamonda

Rilata al la malriĉaj landoj: la solvo por la problemoj de la triamondaj landoj estas ĉesigi la pagon de ekstera ŝuldo [12].

tria mondo

POL La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondiĉojn de plej multaj homoj: Sud-Ameriko kiel parto de la tria mondo ne plu restu marĝene [13].

*tutmondaTEZ

Tuŝanta aŭ celanta la tutan home loĝatan mondon: elserĉi kanajlojn el ĉi tia grandega mondo, plena de tiomaj kaŝejoj, postulos tutmondan kunlaboron [14]. VD:universala

tutmondigo

Disvastigo de iu afero al la tuta mondo: ĉiuj grandaj entreprenoj celas al tutmondigo de sia produktado [15].

tutmondiĝo

Ekonomia, teĥnika, politika evoluo, kiu tuŝas la mondon, kaj plisimiligas vivkondiĉojn aŭ vivstilojn en ĝi: aperas novaj movadoj kun freŝaj ideoj, ekzemple ATTAC, kiu kolektas kritikantojn de tutmondiĝo [16].

mondopartoTEZ

GEOG Unu el la ses grandaj dividaĵoj de la tersurfaco: Afriko, Ameriko, Antarkto 1, Azio, Eŭropo, Oceanio; mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentoj estus ne rigore) [17]. SIN:kontinentoTUT:mondo 1.a

Rim.: Ofte oni konsideras nur la loĝatajn mondopartojn ignorante Antarkton: la kvin mondopartoj.

tradukoj

anglaj

~o: world; ~a: worldwide; tut~a: global, worldwide; tut~igo: globalization; tut~iĝo: globalization.

belorusaj

~o: сьвет, сусьвет; ~a: сусьветны; tria ~o: трэці сьвет; tut~a: сусьветны, глябальны; tut~igo: глябалізацыя; tut~iĝo: глябалізацыя; ~oparto: частка сьвету.

bretonaj

~o: bed; ~a: -bed, bedel; malnova ~o: Bed Kozh; nova ~o: Bed Nevez; tria~a: eus an Trede Bed; tria ~o: Trede Bed; tut~a: hollvedel; ~oparto: rannved.

bulgaraj

~o: свят; malnova ~o: старият свят (Европа); nova ~o: новият свят (Америка); tria ~o: третият свят.

ĉeĥaj

~o: svět.

ĉinaj

~o: 世界 [shìjiè], 世间, tr. 世間 [shìjiān].

francaj

~o: monde; ~a: mondial; ~uma: mondain; ~umo: beau monde, haute société; ekstera ~o: monde extérieur; malnova ~o: Ancien monde; nova ~o: Nouveau monde; tria~a: du tiers-monde; tria ~o: tiers-monde; tut~a: mondial; tut~igo: mondialisation (diffusion mondiale); tut~iĝo: mondialisation; ~oparto: partie du monde.

germanaj

~o: Welt; ~a 1.: weltlich; ~a 2.: weltweit; ~a: Welt-; ~uma: mondän, weltgewandt; ~umo: Oberschicht, Hautevolee; malnova ~o: Alte Welt; nova ~o: Neue Welt; tria~a: Dritte-Welt-, Drittwelt-; tria ~o: Dritte Welt; tut~a: weltweit, global, Welt-, Global-; tut~igo: Globalisierung; tut~iĝo: Globalisierung; ~oparto: Erdteil.

hispanaj

~o: mundo.

hungaraj

~o: világ; ~a: világ-, világi; ~uma: nagyvilági; ~umo: nagyvilági társaság, felső réteg; malnova ~o: Óvilág; nova ~o: Újvilág; tria~a: harmadik világbeli; tria ~o: harmadik világ; tut~a: világméretű, globális, világ-; tut~igo: globalizálás; tut~iĝo: globalizáció; ~oparto: világrész. grand~a: nagyvilági.

interlingvaaj

~o: mundo; ~a: mundial.

italaj

~o: mondo.

katalunaj

~o: món; ~a 1.: mundial; ~a 2.: universal; ~uma: de l'alta societat, privilegiat; ~umo: alta societat, classe alta; ekstera ~o: els no-esperantistes; malnova ~o: Àfrica-Euràsia, Eurafràsia, el Vell Món; nova ~o: el Nou Món, Amèrica (postcolombina); tria~a: tercermundista; tria ~o: el Tercer Món; tut~a: global, universal, còsmic (filos.), ecumènic (rel.); tut~igo: mundialització (propagació, difusió mundial); tut~iĝo: globalització; ~oparto: continent.

nederlandaj

~o: wereld; ~a: werelds, wereldlijk, wereld-; ~umo: de uitgaande wereld, de hogere stand; ~oparto: werelddeel.

polaj

~o: świat.

portugalaj

~o: mundo.

rusaj

~o: мир (вселенная), свет (вселенная); ~a 2.: всемирный; ~a: мировой; ~uma: светский; ~umo: (высший) свет; malnova ~o: Старый свет; nova ~o: Новый свет; tria~a: третьего мира; tria ~o: третий мир; tut~a: всемирный, глобальный; tut~igo: глобализация; tut~iĝo: глобализация; ~oparto: часть света.

slovakaj

~o: svet.

svedaj

~o: värld; ~oparto: världsdel.

turkaj

~o: dünya; ~a: dünyasal; ~uma: sosyetik; ~umo: yüksek sosyete; malnova ~o: eski dünya; nova ~o: yeni dünya; tria ~o: üçüncü dünya ülkeleri; tut~a: dünyasal, global; tut~igo: globalleşme.

volapukaj

~o: vol.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
3. A. Giridhar Rao: la plej frua skribo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 12a
4. Hori Y.: aŭtomataj goliatoj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 13a
5. R. Petroviĉ: voĉo de hieraŭ - hodiaŭ, Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 9a
6. Hori Y.: k-riz-kampoj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 13a
7. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 6a
8. I. Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 24a
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Kvara Kongreso 1908 en Dresden
10. S. Brewer: La ĉefa voĉo..., libera folio, 2011-02-17
11. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 8a, p. 437a
12. M. Vianna: riĉaj landoj kaj Kongo, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 6a
13. M. Gutiérrez González: aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, jaro 1993a, numero 12a, p. 10a
14. B. Refior: terorismo (5), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 4a
15. F. J. Braun: ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, jaro 1998a, numero 9a, p. 20a
16. S. Maul: furoras popolistoj, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 8a
17. Claude Piron: La bona lingvo, p. 15a

[^Revo] [mond.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.40 2011/11/30 17:10:09 ]