tradukoj: de en es fr hu nl pl ru

balot/i 2

baloti

1.
(ntr)
Voĉdoni pri io per balotilo, kontraste kun aliaj manieroj esprimi sian opinion: baloti por, kontraŭ kandidato; baloti pri la prezidanteco. SUP:voĉdoni.
2.
(tr)
(iun aŭ kolektivon) Baloti 1 pri elekto de iu aŭ de kolektivo, plenumonta funkcion aŭ okuponta postenon: baloti la prezidantonPV (=baloti pri la posteno de prezidanto); la komitato estas balotita por 6 jarojPV (=elektita per baloto). SUP:elekti (iun aŭ kolektivon)

Rim.: Voĉdono povas okazi sen specialaj formalaĵoj, ekz-e dum kunsido, en kiu ĉiu voĉe esprimu sian opinion. Laŭ la ĉi-supra difino por baloti necesas uzi simbolan sistemon, kiu ebligas kolektadon, kalkulon kaj rekalkulon de eventuale granda nombro da balotoj 1. Ĝuste tion respegulas la etimologio de la radiko, kiu devenas de vorto indikanta globeton, uzatan por voĉdonado. Tamen en la praktiko „voĉdoni“ aŭ „elekti“ restas ĉiam uzeblaj anstataŭ „baloti“. Kelkaj eĉ firme opinias, ke la etimologia senco tute perdiĝis, kaj ke „baloti“ estas iom balasta sinonimo de „voĉdoni“ aŭ „elekti“. Cetere pri la senco 2 ekzistas duboj, ĉu ĝi efektive estas uzata ekster PV.

baloto

1.
Ago de balotanto (konsiderata laŭ ĝiaj celo kaj rezulto): via baloto estas senvalora, ĉar vi difektis la balotilon; mian baloton vi certe ne havos!; balote elekti iun. VD:voĉo
2.
Tiu momento en la vivo de lando, asocio, komunumo k.s., kiam ĝiaj membroj balotas pri grava demando: parlamenta, estrara baloto; A. Kwaśniewski venkis dum la lasta prezidenta balotoPola Radio; okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara. [1].

balotado

1.
Ago de balotanto (konsiderata kiel plenumo): gravas ne miksi la kandidatojn dum balotado; en kelkaj landoj balotado estas ne nur rajto, sed ankaŭ devigo; en la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en Britio [2]; la novaĵgrupo soc.culture.esperanto, jam ekzistinte de antaŭ 1990, baldaŭ estos oficiala novaĵgrupo de Usenet pro balotado, kies rezulton oni anoncis la 18an de marto [3].
2.
baloto 2: la propono estis akceptita ĉe la lasta balotado PV.

balotilo

Paperpeco, ĵetono, globeto k.s., servanta por montri sian opinion ĉe voĉdonado: senmateria balotilo (estigita per komputilaj rimedoj); kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis [4].

balotejo

Loko kien oni iras por baloti: loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn [5].

balotujo

Urno, en kiun oni ĵetas sian balotilon.

tradukoj

anglaj

~i: vote; ~o 1.: vote; ~o 2.: election; ~ado: vote, election; ~ilo: ballot; ~ejo: polling place; ~ujo: ballot box.

francaj

~i: voter, élire; ~o 1.: vote , voix; ~o 2.: élection(s) (moment), scrutin; ~ado 1.: vote (action); ~ilo: ballotte (boule de vote), bulletin (de vote); ~ejo: bureau de vote; ~ujo: urne (de vote).

germanaj

~i: wählen, abstimmen; ~o 1.: Stimmabgabe, Stimme; ~o 2.: Wahl, Abstimmung; ~ado: Wählen, Abstimmen; ~ilo: Wahlschein, Stimmzettel; ~ejo: Wahllokal; ~ujo: Wahlurne.

hispanaj

~i 1.: votar; ~i 2.: elegir (por votación); ~i: votar; ~o 2.: las elecciones (el evento); ~ado 1.: (la acción de) elegir (por votación), elección; ~ado: las elecciones; ~ilo: instrumento de votación, papeleta de votación; ~ejo: centro de votación; ~ujo: Urna (de votación).

hungaraj

~i: szavaz, megválaszt; ~o 1.: szavazat; ~o 2.: választás; ~ado: választás; ~ilo: szavazóeszköz; ~ejo: szavazóhelyiség; ~ujo: szavazóurna.

nederlandaj

~i 1.: stemmen; ~ilo: stemformulier; ~ejo: stemlokaal; ~ujo: stembus.

polaj

~i 1.: głosować; ~i 2.: wybierać (głosując); ~o 1.: głosowanie, wybór; ~o 2.: wybory; ~ado 1.: głosowanie, wybór; ~ado 2.: głosowanie, wybory; ~ilo: głos wyborczy; ~ejo: lokal wyborczy; ~ujo: urna wyborcza.

rusaj

~i 1.: голосовать (бюллетенями); ~i 2.: выбирать, избирать, баллотировать (уст.); ~o 1.: голос (на выборах); ~o 2.: выборы, голосование; ~ado: голосование; ~ilo: избирательный бюллетень, баллотировочный шар; ~ejo: избирательный участок; ~ujo: урна для голосования, избирательная урна.

fontoj

1. Zlatko TIŠLJAR: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, n-ro 01/2001
2. W. H. SIMCOCK: Ĉu en Britio?, Monato, n-ro 04/1997
3. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, n-ro 04/1997
4. Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, n-ro 01/2001
5. Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, n-ro 01/2001

administraj notoj

pri balot/i :
   Sugestoj por plibonigo :
   (1) Trovi aŭtoritatajn ekz-ojn (ŝajnas, ke la
   vorto estas Z-a), interalie por la transitiva senco de
   ~i (ne agnoskata de PIV1);
   (2) Pravigi, se eblas, la asertojn pri "balasta sinonimeco"
   en la rimarko;
   (3) Enkonduki "balotkampanjo" kaj aliajn fakecajn vortojn. (MB)

[^Revo] [balot.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2009/02/23 17:30:41 ]