tradukoj: be bg br cs de en es fr hu pl ru sk

*ben/i

*beniTEZ

(tr)
1.TEZ
Alvoki dian favoron sur iun aŭ ion: la patro mortante benis siajn infanojn; la pastro benis la ŝipon. SIN:konsekri.
2.
Respekte danksenti pro io: la posteuloj benos nian memoronZ.
3.
(figure) Favori: Dio benas la laboron per riĉa rikolto, benis vin per lertecoZ; la naturo benis tiun landon per sanigaj fontoj; milda lando benata de la naturo.

benoTEZ

1.
Ago aŭ vortoj por beni: donaci benonZ.
2.
(figure) Favoraĵo, feliĉigilo, sukcesilo, profitilo: bona infano estas beno de DioB; ili sentas la benon de paco; el peno iĝas benoZ; ordo estas beno por ĉiu entrepreno [1].

malbeniTEZ

1.TEZ
REL Alvoki la dian malfavoron sur: malbeni filon, sakrilegiulon. VD:anatemi, ekskomuniki.
2.
(figure) Malfavori: malbenita tago, lando.

malbenoTEZ

Ago aŭ vortoj por malbeni; la stato de malbenito: du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno ‐ neniam vivas sen reciproka malbeno [2].

tradukoj

anglaj

~i: bless; ~o: blessing; mal~i: curse.

belorusaj

~i: бласлаўляць, жагнаць; ~o: блаславеньне; mal~i: клясьці, праклінаць, праклясьці.

bretonaj

~i: bennigañ; ~o: bennozh; mal~i: milligañ, mallozhiñ.

bulgaraj

~i: благославям; ~o: благословия; mal~i: проклинам; mal~o : проклятие.

ĉeĥaj

~i: žehnat.

francaj

~i: bénir; ~o: bénédiction; mal~i: maudire.

germanaj

~i: segnen; ~o: Segen; mal~i: verfluchen; mal~o : Fluch.

hispanaj

~i: bendecir; ~o: bendición; mal~i: maldecir.

hungaraj

~i: áld, megáld; ~o: áldás; mal~i: megátkoz.

polaj

~i: błogosławić; ~o: błogosławieństwo; mal~i: przeklinać; mal~o : przekleństwo.

rusaj

~i: благословить, благословлять; ~o 1.: благословление; ~o 2.: благо; mal~i: проклинать, проклясть; mal~o : проклятие.

slovakaj

~i: žehnať; ~o: požehnanie; mal~i: prekliať.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [ben.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/09/06 17:10:12 ]