tradukoj:
bg de en fr hu nl pl pt ru tr
*biskvit/o
*biskvito
- 1.
-
Simpla bakaĵo,
dufoje aŭ longe bakita, por povi longe konservi ĝin
aŭ uzi kiel dieton por malsanulo:
en tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam;
kaj Jerobeam diris al sia edzino: ...
prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon
da mielo kaj iru al li
[1];
li atente observis ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn
kaj
varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la
provizo
de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj
[2];
oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo
en la fabriko kie oni faris konservaĵojn el fiŝoj
kaj viando
[3];
kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj
kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el
la
sakoj
[4].
- 2.
-
Dolĉa, seka, malgranda
bakaĵo
por frandado.
keksofrandaĵo
Rim.:
La uzo ĉe Kabe, la germana traduko
„Zwieback“ en la Fundamento kaj la etimologio
de la vorto sugestas la pli malvastan sencon
1. Por la pli
ĝenerala senco, influita de latinidaj
nacilingvoj kaj PIV, aliaj preferas la vorton „kekso“.
- 3.
-
Senglazura porcelano aŭ fajenco:
statueto el biskvito.
fontoj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:1-32.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22a4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
[^Revo]
[biskvi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2011/09/02 07:10:09 ]