tradukoj: be bg cs de fr pl ru

Malgranda akvoveturilo taŭga por kelkaj homoj:
ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek
boaton
[2];
la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo kaj jam mallevis
la
boaton en la maron sub preteksto ke ili demetos ankrojn el la
antaŭo
[3]
ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la
sablon
[4];
ni plenblovis la boaton, enmetis la pakaĵon kaj remis al
la
proksima akvofunelo
[5].
ŝipo
Boato kun ŝelo
el gumo ordinare ŝveligebla kaj malŝveligebla:
speciala formacio ... kunportis ankaŭ
blovŝveligeblan gumboaton ĉi tien
[6].

Boato pelata
de motoro:
laŭŝajne, vi eŭropanoj estas saĝaj,
tre saĝaj ...: vi
inventis ĉaspafilon, motorboaton, kuir- kaj
kudromaŝinojn
[7].

Boato, kiun la
veturantoj irigas per pedaloj:
oni kune kuiras, babilas kaj sportumas ... per
boatoj, kanuoj, pedalboatoj
[8].

Boato por savo
el akvodanĝeroj, precipe tia, kiun oni tenas sur ŝipo por
okazo de pereo:
elserĉu por vi la savboaton, per kiu vi povas fuĝi
[9].

Boato pelata
de veloj:
La veturo en balastkila velboato estas do pli trankvila, pli
agrabla
[10];
Reala, granda velboato, tabulkovre konstruita, kun remiloj
kaj fiŝujo kaj pentrita verde kaj blanke
[11].