tradukoj: be br cs de el en es fr he hu it ja ku nl no pl pt ro ru sk sv tr vo zh

*cent

*cent

Dekfoje dek: mi havas cent pomojn [1].

elcento, elcentaĵoTEZ

Valoro aŭ taksado difinita rilate al la nombro 100: la pinoj konsistigas 60 elcentojn de la tuta arbaro; la arbaroj apenaŭ kovras kvar elcentojn (centonojn) de la regna teritorio; li devis pagi dek elcentojn de la kostoj; el la lernantoj nur malgranda elcento finas la studadon; dudek elcentoj de la membroj estas kamparanoj; 99 elcentaĵoj de la korpa kalcio troviĝas en la ostoj [2].
Rim.: Oni tre ofte povas uzi indiferente kaj elcento kaj pocento. Oni tamen preferu la vorton elcento, kiam oni precipe atentas la apartigon de la elcenta nombro kaj de la tutaĵo. VD:procento

pocentoTEZ

(evitinde)
=elcento la nombro de la naskiĝoj estis 2 pocentoj de la loĝantaro; ili produktas 30 pliajn pocentojn ol antaŭe.
Rim. 1: Oni tre ofte povas uzi indiferente kaj pocento kaj elcento. Oni tamen preferu la vorton pocento, kiam oni precipe atentas la ripetiĝon de la pocenta nombro.
Rim. 2: Tian uzon de pocento mi opinias krude erara kaj nepre evintenda. Logike „pocentaĵo“ estus ekz-e iu el pakaĵoj, ĉiu el kiuj entenas centon da objektoj: li pakis ĉion en kvar pocentaĵojn; li aĉetis tri pocentojn da cigaredoj (t.e. tri blokojn po 100, entute 300 cigaredojn). [Sergio Pokrovskij]

centestro

MIL Homo, kiu komandas cent aliajn: sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana [3].

centumaTEZ

Bazita sur sistemo en kiu oni nombras po cent (centuma nombrosistemo), aŭ koncerna tuto estas dividita en centonojn: centuma skalo. VD:celsiaSIN:centezimala

jarcentoZTEZ

KAL Periodo de cent jaroj: sciencoj multe progresis dum la 19a jarcento. VD:centjaro

tradukoj

anglaj

~: hundred; el~o, : per cent, percent, per centum, percentage; ~estro: centurion; ~uma: centesimal; jar~o: century.

belorusaj

~: сто; el~o, : працэнт, адсотак; ~uma: соткавы; jar~o: стагодзьдзе.

bretonaj

~: kant; el~o, : dregantad; jar~o: kantved.

ĉeĥaj

~: sto.

ĉinaj

~: 百, 佰 [bǎi]; el~o, : 百分比 [bǎifēnbǐ], 百分率 [bǎifēnlǜ], 百分数, tr. 百分數 [bǎifēnshù]; jar~o: 世纪 [shìjì].

francaj

~: cent; el~o, : pourcent, pourcentage; ~estro: centurion; ~uma: centésimal; jar~o: siècle.

germanaj

~: hundert; el~o, : Prozent; po~o: Prozent; ~estro: Kompaniechef; jar~o: Jahrhundert.

grekaj

~: εκατό; ~uma: εκατονταδικός; jar~o: αιώνας.

hebreaj

~: מאה; el~o, : אחוז; jar~o: מאה.

hispanaj

~: cien; el~o, : porcentaje, tanto por ciento; ~uma: centesimal; jar~o: siglo.

hungaraj

~: száz; el~o, : százalék; ~estro: százados, centurió; ~uma: százas alapú, százados beosztású; jar~o: évszázad.

italaj

~: cento; el~o, : percento; po~o: percento; ~estro: centurione; ~uma: centesimale; jar~o: secolo.

japanaj

~: 百 [ひゃく]; jar~o: 世紀 [せいき].

kurdaj

~: sed.

nederlandaj

~: honderd; el~o, : percent, procent; po~o: percent, procent; ~estro: honderdman, centurio; ~uma: honderddelig; jar~o: eeuw.

norvegaj

~: hundre; el~o, : prosent; jar~o: århundre.

polaj

~: sto; el~o, : odsetka; ~estro: setnik; ~uma: setny; jar~o: wiek (stulecie).

portugalaj

~: cem; el~o, : porcento; ~uma: centesimal; jar~o: século.

rumanaj

~: o sută; el~o, : dobândă, procente; jar~o: secol , veac.

rusaj

~: сто; el~o, : процент; ~estro: сотник; ~uma: сотенный; jar~o: век, столетие.

slovakaj

~: sto; el~o, : percento; ~uma: stovkový; jar~o: storočie.

svedaj

~: hundra; el~o, : procent; jar~o: århundrade.

turkaj

~: yüz; el~o, : yüzde; jar~o: yüzyıl.

volapukaj

~: tum.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
3. La Nova Testamento, S. Luko 7:2

[^Revo] [cent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2011/11/26 23:10:11 ]