tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu id it nl pl pt ro ru sk sv vo

*jar/o [1]

*jaro

1.TEZ
AST Tempo dum kiu la tero faras kompletan rondiron ĉirkaŭ la suno, proksimume 365 tagoj kaj 1 kvarono: en la daŭro de du jaroj [2]; per la saĝo aldoniĝos al vi jaroj da vivoZ; kiom da jaroj vi havas?; kiomjara vi estas?; mi estas dekjara; griza pro multjareco; centjara jubileo; centjarulo.
2.TEZ
KAL Proksimuma daŭro de unu tera ĉirkaŭsunado kun kalendare fiksitaj komenca kaj fina tagoj: la jaro mil sepcent tridek dua [3].

centjaroZTEZ

(arkaismo)
=jarcento tutan homan vivon, eĉ centjarojn daŭras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto [4].

ĉiujara

Revenanta aŭ rekomenciĝanta ĉiun jaron: la ĉiujara renkontiĝo de kamaradoj el multaj diversaj regionoj [5]. ĉiujara vegetaĵo, ceremonio.

ĉiudujara

Revenanta aŭ rekomenciĝanta po periodo dujara: tiu asembleo ... rolas ĉefe por aprobi la programon kaj la buĝeton de ĉiudujara administrado [6].

dekkelkjaruloTEZ

Junulo iom pli ol dekjaraĝa, proksimume 13 ĝis 19-jara, adoleskulo: kiam li estis dekkelkjarulo, li konstruis funkciantan telefonan sistemon [7].

duonjaro

1.TEZ
AST Duono da jaro1 : eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado [8].
2.TEZ
KAL=jarduono

lumjaroTEZ

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al 9,4605278.1015 metroj; simbolo l.j.: unu lumjaro egalas al la longo trairata de lumo en vakuo dum unu jaro.

*miljaroTEZ

(arkaismo)
=jarmilo mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron [9].

provjaro

Jaro, dum kiu oni ion provas, ekzemple dum kiu komencanta profesiulo lernas kaj akiras kapablojn en laborejo: ĉi-somere „Kvinpetalo“ iĝos dudekjara kaj fakte estos funkcianta de dek tri jaroj, enkalkulante la provjaron 1984 [10].

studjaro

PED Jara periodo, dum kiu funkcias instruejoj, kutime de aŭtuno ĝis somerkomenco: post la tria studjaro en la universitato ... mi jam lacis vidi nur ekvaciojn kaj komputilojn [11]

superjaro

KAL Jaro pli longa ol normala por al alĝustigi la kalendaran jaron al la suna, ekzemple 366-taga jaro en la kalendaroj julia kaj gregoria: la 29a tago de Februaro en superjaro [12].

tradukoj

anglaj

~o: year; ĉiu~a: annual; lum~o: light-year; super~o: leap year.

belorusaj

~o: год; ĉiu~a: штогадовы; duon~o: паўгодзьдзе ; lum~o: сьветлавы год; super~o: вісакосны год .

bretonaj

~o: bloaz, bloavezh; ĉiu~a: bloaziek, bloavezhiek; duon~o: c'hwec'hmiziad; super~o: bloavezh bizeost.

bulgaraj

~o: година.

ĉeĥaj

~o: rok.

francaj

~o: année; ĉiu~a: annuel; ĉiudu~a: bisannuel; duon~o: semestre; lum~o: année-lumière; prov~o: période d'apprentissage, période de formation; stud~o: année scolaire, année universitaire; super~o: année bissextile.

germanaj

~o: Jahr; cent~o: Jahrhundert; ĉiu~a: jährlich; duon~o: Halbjahr; lum~o: Lichtjahr; mil~o: Jahrtausend; stud~o: Schuljahr, Studienjahr, akademisches Jahr; super~o: Schaltjahr.

grekaj

~o: έτος, χρόνος; ĉiu~a: ετήσιος, χρονιάτικος .

hispanaj

~o: año; ĉiu~a: anual; duon~o: semestre; lum~o: año luz; super~o: año bisiesto.

hungaraj

~o: év; cent~o: évszázad; ĉiu~a: évenkénti, évelő; duon~o: félév; lum~o: fényév; mil~o: évezred; prov~o: próbaév; super~o: szökőév.

indoneziaj

~o: tahun.

italaj

~o: anno; cent~o: secolo; ĉiu~a: annuale; ĉiudu~a: biennale; dekkelk~ulo: teenager, ragazzotto; duon~o: semestre; lum~o: anno luce; mil~o: millennio; prov~o: apprendistato, tirocinio, periodo di formazione; stud~o: anno scolastico, anno accademico; super~o: anno bisestile.

katalunaj

~o: any; cent~o: segle; ĉiu~a: anyal, anual; ĉiudu~a: biennal; dekkelk~ulo: adolescent; duon~o: semestre, mig any; lum~o: any llum; mil~o: mil·lenni; prov~o: any de pràctiques; stud~o: curs escolar, any acadèmic; super~o: any bixest, any de traspàs.

nederlandaj

~o: jaar; ĉiu~a: jaarlijks; duon~o: semester; lum~o: lichtjaar; super~o: schrikkeljaar.

polaj

~o 1.: rok słoneczny, rok astronomiczny; ~o 2.: rok kalendarzowy; cent~o: stulecie, wiek; ĉiu~a: coroczny; duon~o: półrocze; mil~o: tysiąclecie; prov~o: rok próbny, roczny staż; stud~o: rok szkolny, rok akademicki, semestr (semestr to zazwyczaj połowa roku szkolnego); super~o: rok przestępny.

portugalaj

~o: ano; ĉiu~a: anual; duon~o: semestre; super~o: ano bissexto.

rumanaj

~o: an; cent~o: secol, veac; mil~o: mileniu.

rusaj

~o: год; ĉiu~a: ежегодный; duon~o 1.: полгода; duon~o 2.: полугодие ; lum~o: световой год ; prov~o: испытательный год; stud~o: учебный год , курс (год учёбы) ; super~o: високосный год.

slovakaj

~o: rok; ĉiu~a: každoročný; duon~o: polrok.

svedaj

~o: år; ĉiu~a: årlig; duon~o: halvår; lum~o: ljusår; super~o: skottår.

volapukaj

~o: yel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, la signifo de niaj Kongresoj
6. Vikipedio, artikolo „Monda Organizaĵo pri Sano“, 2008-05-25
7. J. Casey: John Logie Baird, [vidita en 2008]
8. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
10. Eventoj, 1997-6 (128)
11. viric: [blogo], 2005-11-01
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, fingra kalendaro, originale verkita de J. Grohn, privata instruisto.

[^Revo] [jar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.40 2011/11/22 19:10:09 ]