tradukoj: be cs de el en fr hu nl pl ru sk vo

*ĉiu

*ĉiuTEZ

1.
(singulare kaj plurale) Nedifina kolektiva pronomo signifanta: esceptante neniun kaj sendistinge: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [1]; li estas sola kontraŭ ĉiuj; mi pli ŝatas lin ol ĉiun alian; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu [2]; facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras kompreniZ; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj [3]; mi ne volas tiujn aŭ tiujn librojn, mi volas ĉiujn.
2.
(singulare kaj plurale) Nedifina kolektiva adjektivo samsignifa: ĉiu homo estas mortema; ĉiu vulpo sian voston laŭdas[4]; ĉiuj anoj ĉeestis; ĉiuokaze [5] (= en ĉiuj okazoj); ŝi legis ĉiun libron, kiun ŝi povis riceviZ; ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon [6].
3.
(nur singulare) Nedifina disdivida aŭ apartiga pronomo, signifanta senesceptan dispartigon kaj montranta, ke la persono aŭ afero pri kiu temas, estas konsiderata individue, aparte de la kolektivo al kiu ĝi apartenas: ĉiu havas sian propran guston [7] ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo [8] (neniu Rim.); ĉiu por si, por ĉiuj Di' [9] ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton [10] mi ne nomos ĉiun el ili aparteZ; la diversnaciaj tradukoj de ĉiu el ili.
4.
(nur singulare) Nedifina disdivida aŭ apartiga adjektivo samsignifa: mi donis 3 pomojn al ĉiu infano; por ĉiu faro estas horo [11]; ĉiu medalo du flankojn posedas [12]; ĉiutage (= en ĉiu tago); grandajn oferojn postulas la lernado de ĉiu lingvo naturaZ; ni devas taksi ĉiun homon laŭ liaj meritojZ.
Rim.: Kiam la pronomo ĉiu ne anstataŭas antaŭan difinitan substantivon, ĝi havas nedifinitan sencon, kaj reprezentas nur personojn: ĉiu(j) diras ke...; ĉiu havas sian propran guston [13] ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo [14] Tiu ĉi rimarko valoras ankaŭ por iu, neniu, tiu.

preskaŭ ĉiuj

MAT[15]
(p.p. termoj de vico) Krom finia nombro da ili: polinomo estas vico, kies preskaŭ ĉiuj termoj estas nulaj.

tradukoj

anglaj

~: each (singulare), every (plurale); preskaŭ ~j : almost all.

belorusaj

~: кожны; preskaŭ ~j : амаль усе.

ĉeĥaj

~: každý.

francaj

~: chacun (singulier), tous (pluriel); preskaŭ ~j : presque tous. por ~ faro estas horo: chaque chose en son temps.

germanaj

~: jeder; preskaŭ ~j : fast alle.

grekaj

~: καθένας, όλοι.

hungaraj

~: mindenki, mindegyik, minden, minden egyes, összes; preskaŭ ~j : majdnem mindegyik.

nederlandaj

~: ieder, elk, alle; preskaŭ ~j : bijna alle. por ~ faro estas horo: alles op zijn tijd.

polaj

~: wszyscy (plur.), każdy (sing.); preskaŭ ~j : prawie wszystkie.

rusaj

~: каждый (singulare), все (plurale); preskaŭ ~j : почти все.

slovakaj

~: každý.

volapukaj

~: alik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:17
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [cxiu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2012/03/01 10:10:11 ]