tradukoj: be ca de en fr hu it nl pl pt ru

*vic/o [1]

*vicoTEZ

1.TEZ
Sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia: la rivero fluas inter du montaj vicojB; birdoj fluge sekvis en du longaj vicojZ; vicoj da dometoj en vilaĝoB; vicoj da soldatoj; la regimento staris en vicojB; la unua vico de seĝoj en teatroB, de arboj en ĝardenoB; esti la lasta en la vico; la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ IzraelZ; vi trovos en la vicoj de niaj societanoj fervorajn amikojn; dentvicaj frontonojZ (prezentantaj vicon da dentoj). VD:aro, ĉeno, procesio, serio, spaliro
2.
Longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo: dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de la latina lingvoZ; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, antaŭ ol la afero estos deciditaZ; post longa vico da batalado kaj suferojZ; ŝia konduto prezentis vicon da nekonsekvencaj agojB; ĉio, kio okazis al mi estis ja vico da miraklojB.
3.
En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, je kiu ĉiu el ili plenumiĝas: nun estas via vico ludi; la parolvico estas por vi; ĝis nun oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urboZ; plenumita via ofico, nun pasis via vico [2].
4.TEZ
MAT[3] (en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E: entjera, racionala, reela, kompleksa vico (vico de entjeroj, ks); la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj (la bildigo, kiu ĵetas naturalan entjeron n al n2). SUP:familio; SUB: Specifaj vicoj: polinomo, progresio, serio, finia vico, vico de funkcioj, subvico; SUB: Rimarkindaj vicoj: koŝia vico, aritmetika vico, geometria vico, harmona vico; VD: Teĥnikaj terminoj ligitaj kun vicoj: termo, indico; VD: Rimarkindaj ecoj de vico: barita, konstanta, kreskanta, malkreskanta, konverĝa; VD: Rimarkindaj punktoj rilate vicon: adhera punkto, limeso.
Rim.: La nocio vico servas por formale paroli pri sinsekvoj da elementoj el E, ekz-e la sinsekvo (1/n)n > 0 de ĉiuj inversoj de pozitivaj entjeroj. Anstataŭ uzi funkciecan skribaĵon por signi vicon, oni kutime preferas skribi (ui)iI. La bildon de n per u oni nomas la n-a termo de la vico kaj oni signas per un. Konforme kun tia skribaĵo n estas nomata la indico.

vic-

(prefikse uzata)
1.
POL Helpa kaj laŭbezone anstataŭanta kiam mankas la normala plenumanto: vi havu la bonecon, elekti kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn [4]; vicreĝo; viclui, vicluigi.
2.TEZ
GEN Boparenca tra alia parulo de la patro aŭ de la patrino, ol tiu, de kiu oni naskiĝis; stif-: la juna frato de mia vicpatrino edziĝis al Liliane [5]. VD:duon-2

vice

Laŭ vico aŭ vicoj: cent salonoj troviĝis vice unu post la aliajZ.

vicigiTEZ

Aranĝi laŭ vicoj: vicigi soldatojn por parado.

viciĝi, enviciĝi

Metiĝi en la vicojn: tiu preĝejo viciĝas inter la plej grandaj konstruoj en la mondo.

alviciĝi

Aldoniĝi al vico: tiu sukceso alviciĝis al la antaŭaj.

atendovico

Vico da atendantoj.

laŭvice

Ĉiu je sia vico; alterne: laŭvice kanti; mi faras bonon kaj malbonon laŭvice.

siavice

Je sia vico, post antaŭa okazaĵo: prilingvaj ideoj ... alportis al esperanto pedantecon ... tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro [6].

survicigi

Vicigi sur io: fragoj survicigitaj sur trunketo de pajloZ.

anserviceTEZ

Irante unu malantaŭ la alia, kiel kutime paŝas anseroj: la vojeto pli kaj pli mallarĝiĝas proksime al la pinto, tiel ke sur la fina parto oni devas grimpi anservice [7]; oni devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj [8].

aritmetika vicoTEZ

MAT[9]
=aritmetika progresio.

finia vico, finilonga vicoTEZ

MAT
Vico, kies fonto-aro estas finia.
Rim.: Finilongaj vicoj estas prezenteblaj per opoj kaj oni ofte konfuzas ambaŭ nociojn.

geometria vicoTEZ

MAT[10]
=geometria progresio.

harmona vicoTEZ

MAT[11]
=harmona progresio.

koŝia vico[12], Koŝi-vico[13]TEZ

MAT
Tia vico en metrika spaco, ke la distanco inter du ĝiaj termoj povas iĝi arbitre malgranda, se la indicoj estas sufiĉe grandaj: konverĝanta vico estas koŝia; en la metrika spaco de reeloj ĉiu koŝia vico konverĝas. VD:kompleta, Koŝio.

subvicoTEZ

MAT
(de vico u) Tia vico v, ke ĝia fonto-aro estas subaro de la fonto-aro de u, kaj ke ĉiu termo de v estas termo ankaŭ de u por la sama indico: ĉiu ajn nefinia subvico de koŝia vico estas koŝia.

vico de funkcioj[14], funkcivicoTEZ

MAT
Vico, kies termoj estas funkcioj. VD:simple konverĝa, unuforme konverĝa, konverĝa en mezuro.
Rim.: En [15] troveblas „funkciala vico“, kun la ekzota adjektiva formo responda al „funkcio“.

tradukoj

anglaj

~o 1.: row; ~o 4.: sequence; aritmetika ~o: arithmetic sequence, arithmetic progression; finia ~o, finilonga ~o: finite sequence; geometria ~o: geometric sequence, geometric progression; harmona ~o: harmonic sequence, harmonic progression; koŝia ~o, Koŝi-~o: Cauchy['s] sequence, fundamental sequence; sub~o: subsequence; ~o de funkcioj, funkci~o: function sequence, sequence of functions.

belorusaj

~o 3.: чарга; ~o 4.: пасьлядоўнасьць; ~o: шэраг, чарада, рад; atendo~o: чарга; laŭ~e: па чарзе.

francaj

~o 4.: suite; ~o: rang, rangée, file, suite, série, succession, tour; ~- 1.: vice-; ~- 2.: beau- (parent suite à un 2e mariage), belle- (parent suite à un 2e mariage); ~e: à la suite, d'affilée, en enfilade; ~igi : aligner, mettre en file, ranger; ~iĝi, : s'aligner, se ranger, compter (parmi), figurer (parmi); al~iĝi : prendre la suite de, se mettre dans la file; al~iĝi : ; atendo~o: file d'attente, queue; laŭ~e: successivement, tour à tour; sia~e: à son tour; sur~igi : enfiler; anser~e: à la queue-leu-leu, en file indienne; aritmetika ~o: suite arithmétique, progression arithmétique; finia ~o, finilonga ~o: suite finie; geometria ~o: suite géométrique, progression géométrique; harmona ~o: suite harmonique, progression harmonique; koŝia ~o, Koŝi-~o: suite de Cauchy, suite fondamentale; sub~o: sous-suite; ~o de funkcioj, funkci~o: suite de fonctions.

germanaj

~o 1.: Reihe, Linie, Schlange; ~o 2.: Reihe; ~o 3.: Reihe; ~o 4.: Folge; atendo~o: Stau; aritmetika ~o: arithmetische Folge, arithmetische Progression; finia ~o, finilonga ~o: endliche Reihe; geometria ~o: geometrische Folge, geometrische Progression; harmona ~o: harmonische Folge, harmonische Progression; koŝia ~o, Koŝi-~o: Cauchy-Folge, Fundamentalfolge; sub~o: Teilfolge; ~o de funkcioj, funkci~o: Funktionsfolge, Funktionenfolge.

hungaraj

~o: sor, sorozat; ~e: sorban; ~igi: sorba állít, sorol; ~iĝi, : sorba áll, besorol; al~iĝi : hozzásorolódik; atendo~o: sorban állás; laŭ~e: sorrendben; sur~igi : sorban rátesz; aritmetika ~o: számtani sorozat; finia ~o, finilonga ~o: véges sor; geometria ~o: mértani sorozat; harmona ~o: harmonikus sorozat; koŝia ~o, Koŝi-~o: Cauchy-sorozat; sub~o: részsorozat; ~o de funkcioj, funkci~o: függvénysorozat. ~prezidanto: alelnök; ~reĝo: alkirály.

italaj

koŝia ~o, Koŝi-~o: successione di Cauchy, successione fondamentale.

katalunaj

~o 1.: rastellera, filera, sèrie, cua; ~o 2.: sèrie, seguit, tanda; ~o 3.: torn, volt; ~o 4.: successió; ~- 1.: vice-, sots-; ~- 2.: -astre (parent per segones núpcies); ~e: en filera, en rengs; ~igi : arrenglar, afilerar; ~iĝi, : allistar-se, emplaçar-se; al~iĝi : agregar-se, incorporar-se, sumar-se; atendo~o: cua d'espera; laŭ~e: consecutivament, alternativament; sia~e: al seu torn; sur~igi : disposar, enfilar; anser~e: en fila índia, l'un darrere l'altre; aritmetika ~o: successió aritmètica; finia ~o, finilonga ~o: successió finita; geometria ~o: successió geomètrica, progressió geomètrica; harmona ~o: progressió harmònica; koŝia ~o, Koŝi-~o: successió de Cauchy; ~o de funkcioj, funkci~o: successió de funcions.

nederlandaj

~o 1.: rij, file; ~o 2.: reeks; ~o 3.: beurt; ~o 4.: reeks; ~igi : in een rij opstellen; ~iĝi, : z. in een rij scharen; al~iĝi : erbij komen; atendo~o: wachtrij, file; laŭ~e: beurtelings; finia ~o, finilonga ~o: eindige reeks.

polaj

~o 4.: ciąg; aritmetika ~o: ciąg arytmetyczny; finia ~o, finilonga ~o: ciąg skończony; geometria ~o: ciąg geometryczny; harmona ~o: ciąg harmoniczny; koŝia ~o, Koŝi-~o: ciąg Cauchy'ego; sub~o: podciąg, ciąg częściowy; ~o de funkcioj, funkci~o: ciąg funkcyjny.

portugalaj

~o 1.: fila; ~o 2.: série; ~o 3.: vez; ~o 4.: seqüência; ~igi : enfileirar; ~iĝi, : enfileirar-se; aritmetika ~o: progressão aritmética; finia ~o, finilonga ~o: seqüência finita; geometria ~o: progressão geométrica; harmona ~o: progressão harmônica; koŝia ~o, Koŝi-~o: seqüência de Cauchy; sub~o: sub-seqüência.

rusaj

~o 1.: ряд; ~o 2.: череда; ~o 3.: очередь; ~o 4.: последовательность; ~igi : построить (рядами); ~iĝi, : стоять в ряду, встать в строй; al~iĝi : встать в строй, в ряд; atendo~o: очередь; laŭ~e: поочерёдно; sur~igi : нанизать; aritmetika ~o: арифметическая прогрессия; finia ~o, finilonga ~o: конечная последователность, кортеж; geometria ~o: геометрическая прогрессия; harmona ~o: гармоническая прогрессия; koŝia ~o, Koŝi-~o: сходящаяся в себе последовательность, фундаментальная последовательность, последовательность Коши; sub~o: подпоследовательность; ~o de funkcioj, funkci~o: последовательность функций.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno, 1905
5. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
6. Claude Piron: La bona lingvo, p. 68a
7. -: La Monto Huangshan, 2003
8. I. Efremov, trad. J. Finkel: La Granda Arko, 2006
9. Plena Ilustrita Vortaro
10. Plena Ilustrita Vortaro
11. Plena Ilustrita Vortaro
12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
13. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §236
14. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28
15. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

administraj notoj

pri laŭ~e:
    Pola Radio ofte uzas "laŭ~a" kun la senco "plia": "hodiaŭ
    en nia laŭvica programo vi aŭdos...". Tio kongruas kun
    simila rusa uzo de "ocherednoj". La sencon oni povus difini
    per "la sekvonta en la vico". [MB]
  

[^Revo] [vic.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.47 2011/11/27 21:10:08 ]