Rim.:
Bricard [3] proponis la
formon „polinomjo“ kaj vicon da similaj terminoj, derivitaj
aŭ ne de radiko „nomj“:
ununomjo,
monomjo,
dunomjo...
Tiuj ĉi formoj ne enradikiĝis. Vd ankaŭ la
rimarkon sub plurtermo.
Rim.:
La nocio polinomo historie fontas el la polinomaj funkcioj, kiel
ekz-e x2+3x+7. La unua senco koncernas
formalajn polinomojn kaj prisilentas la analitikan fonon de la nocio,
okupiĝante nur pri la vico de „koeficientoj“.
En multaj kutimaj kuntekstoj la bildigo inter polinomoj kaj polinomaj
funkcioj estas bijekcia, sed ne ĉiam. Same kiel ekzistas
plurargumentaj polinomaj funkcioj, la ĉi-supra formala nocio estas
vastigebla ankaŭ al pluraj „argumentoj“: la pliajn
argumentojn oni ofte signas per Y kaj
Z. Se estas pli ol tri argumentoj, oni ilin signas
per Xi kun suba indico.
Konstantapolinomo,
kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de la ringo:
la nulpolinomo estas nulo de la polinomringo.
unuopolinomo, polinoma unuo
Konstantapolinomo,
kies nenula termo egalas al la unuo de la ringo:
la unuopolinomon oni povas signi per X0
aŭ 1;
la unuopolinomo estas unuo
de la polinomringo.