tradukoj: be br cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*dam/o

*damo

SPO
1.
Promociita disko de la damludo, kiu rajtas moviĝi tra la tutaj diagonaloj.
Rim.: En la rusa damludo la damigo konsistas en tio ke oni turnas la diskon sur la dorson, dum la francoj „duobligas“ la diskon ― la PIV-a „klarigo“ ke damo estas „duobligita“ disko prezentas enigmon por la rusoj. [Sergio Pokrovskij]
2.
SPO Figuro de reĝino en la kartludoj. SIN:reĝino
3.
Ŝakpeco, kiu moviĝas kiel kuriero kaj kiel turo.

damoj, damludo

SPO
Ludo por du personoj (konvencie, la Blankulo kaj la Nigrulo), ludata sur tabulo dividita en kvadratajn fakojn alterne nigraj kaj blankaj (10×10 en „centfaka damludo“, 8×8 en la plimulto da naciaj formoj), sur kiu oni puŝas diskojn: Camilo al ŝi instruis ludadon de damoj kaj ŝako kaj ili ludadis vespere [1].

tradukoj

anglaj

~o 1.: king; ~o 2.: queen; ~o 3.: queen; ~oj, ~ludo: checkers (usone), draughts (brituje).

belorusaj

~o 1.: дамка (у шашках); ~o 2.: дама (у картах); ~o 3.: фэрзь; ~oj, ~ludo: шашкі.

bretonaj

~o 1.: damez; ~o 2.: damez ; ~o 3.: rouanez; ~oj, ~ludo: c'hoari damez.

ĉeĥaj

~o 1.: dáma; ~o 2.: dáma, královna; ~o 3.: dáma, královna; ~oj, ~ludo: dáma.

francaj

~o 1.: dame; ~o 2.: dame, reine; ~o 3.: dame ; ~oj, ~ludo: jeu de dames.

germanaj

~o 1.: Dame; ~o 2.: Dame [franca bildo], Ober [germana bildo]; ~o 3.: Dame; ~oj, ~ludo: Dame Spiel.

hispanaj

~o 1.: dama; ~o 2.: reina; ~o 3.: dama, reina; ~oj, ~ludo: damas.

hungaraj

~o 1.: dáma; ~o 2.: dáma, királynő; ~o 3.: királynő ; ~oj, ~ludo: dámajáték.

italaj

~o 1.: dama (pedina promossa); ~o 2.: donna (nelle carte), regina (nelle carte); ~o 3.: donna (scacchi); ~oj, ~ludo: dama (il gioco).

nederlandaj

~o 1.: dam; ~o 2.: dame, koningin; ~o 3.: koningin; ~oj, ~ludo: damspel.

polaj

~o 1.: damka; ~o 2.: dama, królowa; ~o 3.: królowa, hetman; ~oj, ~ludo: warcaby, damka.

portugalaj

~o 1.: dama; ~o 2.: rainha; ~o 3.: dama; ~oj, ~ludo: jogo de damas.

rusaj

~o 1.: дамка (в шашках); ~o 2.: дама (в картах); ~o 3.: ферзь; ~oj, ~ludo: шашки.

slovakaj

~o 2.: horník; ~o: dáma (figúrka); ~oj, ~ludo: dáma (hra).

fontoj

1. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 13a

[^Revo] [dam.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/07/22 16:30:21 ]