Fingre kunmeti telefonnumeron per ciferdisko:
F-ino Ueda tuj diskis la telefonnumeron
kaj enmanigis la aparaton al D-ro Nakagawa
[5].
disketo
Relative malgranda demetebla
magneta disko
uzata por datumtransportado aŭ konservado de malofte
uzataj
datumaroj:
tiel nomatajn „3½-colajn disketojn“ la normo
fakte difinas kiel 9-centimetrajn disketojn.
diskingo
Fendo en diskturnilo, tra kiu la uzanto instalas
disketon (aŭ, simile, lumdiskon).
bluradia disko
Lumdisko
el tria generacio kun enhaveco de 50 gigabitokoj:
Blu-radia disko havas diametron de 12 centimetroj,
same kiel DVD kaj KD
[6].
fiksita disko
Diskaparato
muntita en komputilon (kontraste al la demeteblaj
disketoj kaj diskaparatoj).
Lumdisko
el unua generacio kun enhaveco de proksimume 700 megabitokoj:
en 1996 aperis nia unua kompaktdisko „Muzikpluvo“
[7];
la tuta k-disko „En la spegulo“ de la
bando Persone estas nun senkoste elŝutebla
[8];
ŝiaj KD-diskoj estis ... bone aĉetataj
[9].
lumdisko
Diskforma
datumportilo,
funkcianta per lasera registrado kaj legado de datumoj:
eblas registri sur lumdisko ĉion registrindan
[10];
en recenzo pri la lumdisko „PoLimoRFiA
ArKiteKnia“
... mi retrovis mian nomon en esperantigo
[11];
Belnuba Liu: Gaja lernado de Esperanto, lumdisko por
Vindozo (Eldonis Xi'an-a Esperanto-Asocio);
la lumdisko baziĝas sur la distribuaĵo
Slackware
[12];
oni povas pli aŭ malpli naturfidele aŭskulti lumdiskon
per du aŭdiletoj
[13].
Rim. 1:
La terminon „lumdisko“, imitantan la koncernan
terminon ĉinan (guang1pan2), proponis Lee Sau Dan.
Simile, en la Islanda oni nomas ĝin „geisladiskur“
(„radi-disko“, t.e. „laserradia disko“).
Ĉi-momente (2005-12-12) Guglo donas 1640 trafojn por ĉi
tiu termino en la Reto.
Rim. 2:
Plej ofte, la kunteksto sufiĉas por kompreni, ĉu
„lumdisko“ estas nurlegebla komputila lumdisko
aŭ sondisko.
lumdiskego,
DVD-disko
(DVD)
Lumdisko
el dua generacio kun enhaveco de 4 ĝis 17 gigabitokoj:
se vi havas vian ŝatatan filmon en lumdiskego kaj
volas nepre subtitoli ĝin, ankaŭ vi devas
konverti la filmon al tiu formato
[14];
necesis dividi la filmon je 2 DVD-diskoj
[15].
magneta disko
Datumportilo
en formo de disko tegita per magnetebla tavolo por
registrado kaj legado de datumoj:
skribi, registri datumojn sur magnetan diskon;
legi, viŝi datumojn de magneta disko.
disketofiksita disko
Ĉiu el la membroj de
dispartigita disko
(precipe fiksita disko),
ĉiu kun sia aparta
dosiersistemo:
tiu programo kreos du dosierojn ĉe
via Vindoza subdisko por Linukso
[17].
diskturnilo
Organo turnanta disketon kaj stiranta la kapetojn por
skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur
la disketo.
diskaparato
Datumportilo
konsistanta el magneta disko
(aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), la lega-skribaj
kapetoj
kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj,
kune muntitaj en metala skatolo..
Rim.:
Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian
fiksitan diskon;
sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.