tradukoj: be ca de en es fr hu pl pt ru

demonstr/i

demonstriTEZ

(tr)
1.TEZ
Detale kaj klare elmontri, prezenti ion (aparaton, programon, kinofilmon): demonstri la funkciadon de motoro, de lavmaŝino [1]; ni devis prepari nin por ekspozicio de niaj laboraĵoj, en kiu ni ilin demonstros kaj vendos [2]; li ankaŭ mirinde demonstris tutan ludon unuope [3].
2.TEZ
MAT[4] Matematike pruvi: demonstru, ke la produto de du diagonalaj matricoj ne dependas de la ordo de ties faktoroj; (evitinde) la eŭklida postulato ne estas demonstrebla.
Rim.: La senco demonstri2 ŝajnas jam eksmoda kaj malnecesa (precipe ĉar ĝi malbone akordas kun la pli viva senco demonstri1); ankaŭ en matematiko tute sufiĉas pruvi3. [Sergio Pokrovskij]

demonstroTEZ

1.
Elmeto kaj klarigo per specimenoj aŭ provoj, la ago demonstri1: demonstrado estas esenca parto de la vendarto [5].
2.TEZ
MAT[6] Matematika pruvo: eraro englitis en vian demonstron.
SIN:demonstracio.

tradukoj

anglaj

~i 2.: show, prove; ~o 2.: proof. ~ebla: provable.

belorusaj

~i: паказваць, дэманстраваць, даказваць, даводзіць; ~o: паказ, дэманстрацыя, доказ, довад.

francaj

~i: démontrer, établir; ~o: démonstration, preuve. ~ebla: démontrable, prouvable.

germanaj

~i 2.: beweisen; ~o 2.: Beweis. ~ebla: beweisbar.

hispanaj

~i: demostrar; ~o: demostración.

hungaraj

~i: igazol, bizonyít, bebizonyít; ~o: bizonyítás. ~ebla: bizonyítható.

katalunaj

~i 1.: exposar, presentar; ~i: demostrar; ~o: demostració.

polaj

~i 1.: demonstrować; ~i 2.: dowodzić; ~o 1.: demonstracja (pokaz), pokaz; ~o 2.: dowód, dowodzenie. ~ebla: możliwy do udowodnienia.

portugalaj

~i: demonstrar.

rusaj

~i 1.: демонстрировать; ~i 2.: доказать, показать; ~o 1.: демонстрация, показ; ~o 2.: доказательство. ~ebla: доказуемый.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
2. Berta Lenard: Ne eblasMonato
3. V. Hordijenko: Ludoj cxe Skota Studrondo 2003, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
4. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [demons.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/12/06 23:10:29 ]