tradukoj:
be de en es fr hu pl pt ru
disjunkci/o
disjunkcio
[1]
-
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio:
la disjunkcion de P kaj Q oni foje signas
per P∨Q (legu: po aŭ kuo).
vertabelo de disjunkcio
Rim.:
Pli tradicia, esperanteca kaj radikŝpara termino estas
aŭo. Krome, en la klasika
logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan
konjukcion (kio cetere senteblas en la termino mem:
dis-junkcio, dis-igo, aŭ―aŭ).
[Sergio Pokrovskij]
ekskluziva disjunkcio
[2]
-
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
precize unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio:
la ekskluzivan disjunkcion de P kaj Q oni
foje
signas per P⊻Q (legu: po aŭ alie
kuo);
la ekskluziva disjunkcio estas
negacio de
ekvivalento.
vertabelo de ekskluziva disjunkcio
Rim.:
Pli esperanteca kaj radikŝpara termino estas
disaŭo. Krome,
ĉar en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie
indikis la disigan disjukcion, tiun sencon oni tradicie
neprigis per la epiteto „strikta“; la epiteto
„ekskluziva“ estas iom konfuza, ĉar pli trafe
ĝi priskribus komplementon, resp. negon ― do la kombino
rezultus en malaŭo: ~(x∨y).
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o :
disjunction;
ekskluziva ~o :
exclusive disjunction.
belorusaj
~o :
дызьюнкцыя.
francaj
~o :
disjonction, somme logique;
ekskluziva ~o :
disjonction exclusive.
germanaj
~o :
Disjunktion, logische Summe;
ekskluziva ~o :
ausschließende Disjunktion, Antivalenz.
hispanaj
~o :
disyunción, disjunción.
hungaraj
~o :
diszjunkció, logikai vagy;
ekskluziva ~o :
kizáró vagy, ekvivalencia negációja.
polaj
~o :
alternatywa, dysjunkcja, suma logiczna;
ekskluziva ~o :
alternatywa wykluczająca, alternatywa wyłączająca.
portugalaj
~o :
disjunção.
rusaj
~o :
(слабая)дизъюнкция, операция ИЛИ, логическая сумма;
ekskluziva ~o :
разделительное ИЛИ, строгая дизъюнкция.
[^Revo]
[disjun.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2010/01/18 17:30:53 ]